Tiszakarád
Tiszakarád [tisakarAd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Cigánd.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 48 km²
- Alto super marnivelo: 95 m
- Loĝantaro: 2540
- Poŝtkodo: 3971
- Telefonprefikso: 47
Situo
redaktiTiszakarád situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, fine de sakovojo. Cigánd troviĝas 18, Sárospatak 21, Sátoraljaújhely kaj Tokaj po 30, Miskolc 100 km-ojn.
Historio
redaktiTiszakarád menciiĝis unuafoje en 1234 en formo "Kurud". En 1948 ekstera vilaĝparto eliĝis kaj formiĝis Tiszacsermely. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en la komunumo. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, poŝto, kuracejo, apoteko, restoracio, 8 drinkejoj.
Vidindaĵo
redakti- Kalvinana preĝejo (Tiszakarád) de 1884 kun mezepoka origino
Fama nomportanto
redakti- aktorino Katalin Karádi