Tiszacsermely
Tiszacsermely | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3972 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 424 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 14′ N, 21° 47′ O (mapo)48.23308055555621.788080555556Koordinatoj: 48° 14′ N, 21° 47′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 20,27 km² (2 027 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tiszacsermely [+] | |||
Bazaj informoj redakti
Tiszacsermely (tisaĉermej) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Cigánd. La nomo signifas: Tiso-rojo.
- Areo: 20 km²
- Alto super marnivelo: 93 m
- Loĝantaro: 630
- Poŝtkodo: 3972
- Telefonprefikso: 47
Situo redakti
Tiszacsermely situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ traira flankovojo. Cigánd troviĝas 10, Sárospatak 21 km-ojn.
Historio redakti
La vilaĝo fondiĝis en 1948, pli frue nur disaj farmoj formiĝis tie. Dum la historio la loko apartenis al Tiszakarád. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en la komunumo. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- kalvinana preĝejo de 1936
- romkatolika kapelo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario)
- iama riverobranĉo (morta Tiso)