Tiszaladány
Tiszaladány [tisaladAnj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Tokaj.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 22 km²
- Supermara alteco: 96 m
- Loĝantaro: 760
- Poŝtkodo: 3929
- Telefonprefikso: 47
Situo redakti
Tiszaladány situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso (kontraŭe troviĝas Tiszaeszlár), laŭ traira flankovojo. Tokaj troviĝas 6, Szerencs 24 km.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1446. Depost 1855 la pretiĝanta digo defendis la komunumon kontraŭ inundoj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, klubo de maljunuloj.
Vidindaĵo redakti
- nun kalvinana preĝejo el la 11-a jarcento
Famulo redakti
En Tiszaladány naskiĝis fizikisto Gyula Csikai.