Tiszaug
Tiszaug (tisaug) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kecskemét.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 960
- Poŝtkodo: 6064
- Telefonprefikso: 77
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Kunszentmárton-Kecskemét. Spite la situon en la maldekstra riverobordo, tamen ĝi apartenas al departemento Bács-Kiskun pro la ponto.
Tiszaug troviĝas en angulo (duoninsulo), kiun formas Tiso kaj la enverŝa Körös. Ĉe la vilaĝo konstruiĝis voja-fervoja ponto tra Tiso.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la komunumo okazis en 1075. Post la turka okupado la vilaĝo senhomiĝis. Nuntempe fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj profitas la ĉirkaŭaĵon.