Tivadar Böcker [boker], laŭ hungarlingve kutima nomordo Böcker Tivadar estis hungara geologo, hidrologo, speleologo.

Tivadar Böcker
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1931 (1931-04-05)
en Újpest
Morto 18-an de junio 2015 (2015-06-18) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo geologo • hidrogeologo • speleologo • inĝeniero
vdr

Tivadar Böcker[1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1931 en Újpest, li mortis la 18-an de junio 2015 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tivadar Böcker akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1954, iom poste li doktoriĝis. Post la diplomo li laboris 3 jarojn en firmao en Miskolc, kie li respondecis pri boradoj en la profundon. Inter 1957-1959 li estis geologo en minejo de Várpalota. Inter 1959 kaj 1964 kaj 1981–1991 li estis en instituto pri aluminio, kie li okupiĝis pri baŭksitoj. Inter la du periodoj li estis ĉefgeologo en similaj laborejoj kaj en 1973 li kandidatiĝis. Li esploris akvojn en la jaroj 1972 kaj 1973 en Jemeno kaj Lagoso. Depost fino de la socialismo li estis entreprenisto pri geologio. Li ricevis 2 memormedalojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A karsztosodás, a tektonika és a karsztvíz kérdéseiről a bauxitbányászatban (1963)
  • Karstic Water Research in Hungary (1969)
  • A Keleti Bükk karszthidrológiai kutatása a források hasznosítása céljából (1971)
  • A Hévízi-tó és a bauxitbányászat (1987)
  • A Dunántúli-középhegység főkarsztvízszintjének előrejelzése az 1992-2010 közötti időszakra (kunaŭtoro, 1992)
  • Bauxit - Bánya - Víz (2007)

Fontoj redakti

Referencoj redakti