Tojohaŝi
Tojohaŝi, (japane 豊橋市) estas urbego kaj marhaveno en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Ĉubu, en Gubernio Ajĉio.
Tojohaŝi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
kerna urbo de Japanio, urbego [+] | |||||
| |||||
Lando | Japanio | ||||
gubernio | Gubernio Ajĉio | ||||
Koordinatoj | 34° 46′ N, 137° 23′ O (mapo)34.769166666667137.39152777778Koordinatoj: 34° 46′ N, 137° 23′ O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 261,86 km² (26 186 ha) [+] | ||||
Areo | 261,86 km² (26 186 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 371 507 [+] (1-a de februaro 2021) | ||||
Horzono | UTC+9 | ||||
Poŝtkodo | 440-8501 [+] | ||||
Vikimedia Komunejo: Toyohashi, Aichi [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Demografio
redaktiEn 2019 Tojohaŝi havis populacion de 377 453, laŭ japana kvalifiko la urbo estas Kerna Urbo.
Geografio
redaktiTojohaŝi situas laŭ Pacifiko ĉe rivera enfluo. Parto de la marbordo estas ne nur strando, sed ankaŭ nesta loko de martestudoj. Niŝio troviĝas 32, Tojota (urbo) 41, gubernia sidejo Nagojo 63, ĉefurbo Tokio 221 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
redaktiLa areo ĉirkaŭ la aktuala Tojohaŝi estis loĝita dum multaj miloj da jaroj. Arkeologoj trovis homajn restaĵojn el la paleolitiko. En la pli modernaj tempoj la komunumo estis poŝta stacio kun grava rivera transirejo liganta la ĉefurbon kun la orientaj provincoj. En 1879 Tojohaŝi urbiĝis, la bestoĝardeno estis establita en 1899. La urbo oficiale atingis la urbostatuson en 1906. Granda sismo okazis en 1944, sed pli grandaj damaĝoj okazis en la sekva jaro pro aviadila atako, kiu detruis pli ol 60% de la urbo. Ĝuste post jardeko la geografia amplekso signife grandiĝis pro aneksado de najbaraj urbetoj, fine ĝi estis deklarita kerna urbo en 1999 kun pliigita loka aŭtonomio.
Ekonomio
redaktiTojohaŝi estas ĉefe agrikultura loko pro produktadoj de brasikoj, tomatoj kaj vinberoj. La sekundara sektoro estas la industrio, oni produktas aŭtokomponentojn. Ankoraŭ ekzistas signifa komercado.
Eduko
redaktiEn Tojohaŝi pluraj universitatoj funkcias.
Trafiko
redaktiEn Tojohaŝi la Ŝinkansena linio Tōkaidō trairas. La fervojaj kaj aŭtovojaj kontaktoj estas bonaj. En la urbo tramoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La haveno havas signifan varan trafikon.
Klimato
redaktiTojohaŝi situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 16 °C. La jarpluvo averaĝas 1651 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, neniam neĝas.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn Tojohaŝi naskiĝis fizikisto Koshiba Masatoshi.
Ĝemelurboj
redaktiAmikurboj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans