Yeshaayahu Toma SIK (prononcita "Ŝik") (Schück Tamás, Schuck Tamas) (la 17-an de aŭgusto 1939 – la 13-an de julio 2004) estis hungara-israela paca aktivulo, anarkiisto, liberecisma socialisto, vegana, monda civitano, esperantisto kaj pioniro de la israela-palestina porpaca movado.

Toma Sik
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1939 (1939-08-17)
en Budapeŝto
Morto 13-an de julio 2004 (2004-07-13) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco HungarioIsraelo
Okupo
Okupo pacifisto • anarkiisto • esperantisto • aktivulo • pacaktivisto
vdr

Kiam li estis 3-jaraĝa siaj gepatroj disiĝis. En la aĝo de 5 jaroj, la nazioj deportis parton de lia familio al Aŭŝvico. Lia patrino, Ilona, ​​kiu estis proksimume 35-jaraĝa tiutempe, estis malliberigita en koncentrejo kaj li pluvivis en la Budapeŝta geto sub la prizorgo de sia avino. Post la liberigo li renkontiĝis kun sia patrino kaj en 1950 elmigris al Israelo.

Ekde tiam li estis adoleskanto kaj kiel supervivinto de la Holokaŭsto, Toma Sik aktive oponis perfortecon ĝenerale, kaj militarismon partikulare. Li rifuzis militservon [1] kaj konsilis konsciencajn obĵetulojn dum 30 jaroj. Li ludis centran rolon en la Israela filio de Internacio de Militrezistantoj, kaj ankaŭ en la israela politika movado Guŝ Ŝalom (Porpaca Bloko).

Li estis laika humanista aktivulo kaj propagandisto por homaj kaj civilaj rajtoj, por kaj judoj kaj araboj. Li laboris kiel kolumnisto kaj tradukisto ĉe Al-Fajr anglalingva palestina ĉiusemajna ĵurnalo kaj kiel fotisto por la araba Studa Socio en Orienta Jerusalemo. Ekde 1974 li sindediĉis al publika aktiveco, praktikinta simplan vivstilon. Li estis fiksa partoprenanto ĉe manifestacioj en centra Israelo por multaj jaroj, kie li distribuis flugfoliojn verkitajn en lia tipa stilo.

Kiel membro de Internacio de Militrezistantoj li laboris ĉe la ĉefsidejo en Londono, kaj estis unu el la centraj aktivuloj en la israela filio de Amnestio Internacia. Li ankaŭ helpis Alba Kör (hungara neperforta movado por paco) fariĝi membro de Internacio de Militrezistantoj.

Li estis sekretario de la israela branĉo de la organizo Mondcivitano kaj disdonis pasportojn titolitajn "Civitano de la Mondo" (la pasportoj ne validis, sed ili estis fakte uzataj fraŭde kiam friponoj vendis tiujn pasportojn al novaj enmigrintoj el Sovetunio kun malveraj promesoj, ke la pasportoj permesus eniron al landoj kiuj postulas enirvizojn).

Por multaj jaroj Toma Sik subtenis la internacian lingvon Esperanton, kaj li ankaŭ instruis ĝin al siaj infanoj. Li foje gastigis Esperantajn renkontiĝojn en sia hejmo en Tel Avivo kaj gastigis vizitintajn esperantistojn. Li volontulis ankaŭ en multaj sindikataj organizoj por la bonfarto de laboristoj.

Li forte kontraŭis la konsumismon kaj sindetenis kiel eble plej multe de aĉetado de produktoj. Kelkaj el liaj manĝaĵoj li kolektis en la apuda malferma merkato el la varoj kiujn la vendistoj forĵetis; ankaŭ vestaĵon li akiris kiel brokantdonacoj aŭ vestaĵoj kiujn homoj forlasis proksime de la rubujoj. Kelkajn el la produktoj kaj manĝaĵoj kiujn li bezonis li akiris en interŝanĝoj kun plejparte junaj samideanoj. Mebloj estis laŭeble evititaj kaj tiuj, kiujn li bezonis, estis akiritaj kiel brokantaĵoj aŭ el donacoj. Li provis ripari ĉion memstare por eviti devi turni sin al metiistoj. Li ŝparis kaj elektron kaj prezon de publika transporto per rajdado per biciklo de loko al loko.

Rezigninte de la politika kaj ekonomia situacio en Israelo, li forlasis Israelon en la malfruaj 1990aj jaroj kaj post kelkjara ĉeesto en Usono kun amatinto li provis denove resetliĝi en sia lando de naskiĝo, Hungario. Li aĉetis modestan bienon apud Kónya-Szék en 2003, proksime de la urbo Csongrád en suda Hungario, kaj esperis establi humanistan, vegetaran, egalrajtecan kaj pacistan agrikulturan komunumon tie, nomita "novaj kamparanoj", sed li estis mortigita en 2004, trafita de traktoro de unu el siaj najbaroj dum unu el siaj ĉiunoktaj hejmpiediroj tra la kampoj.

En lia nekrologo liaj amikoj deklaris: "En la vortoj de Joe Hill, ne funebru, organizu!".

La Internacia Instituto de Socia Historio tenas vastan kolekton de paperoj de Toma Sik en pluraj lingvoj, kiel hebrea, hungara kaj angla. La paperoj inkluzivas dokumentaron sur la paca movado en Israelo kaj precipe Guŝ Ŝalom, periodaĵoj kaj flugfolioj pri daŭrigebla kaj organika agrikulturo, la medio (ekz. en Orienta Eŭropo), vegetarianismo kaj veganismo kaj dokumentaro pri eŭropa unuigo, inkluzivanta informilojn de la eŭropa Kontraŭ-Maastricht Alianco.

Referencoj redakti

  1. Blatt, Martin. (1975) “Chapter 7, Yeshayaahu”, Dissent & Ideology in Israel: Resistance to the Draft, 1948-1973. London: Ithaca Press, p. 66–77. ISBN 0-903729-07-5.

Literaturo redakti