Tomor
Tomor estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény.
Tomor | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3787 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 210 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 20′ N, 20° 53′ O (mapo)48.32661111111120.88325Koordinatoj: 48° 20′ N, 20° 53′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 12,89 km² (1 289 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tomor [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 13 km²
- Alto super marnivelo: 142 m
- Loĝantaro: 270
- Poŝtkodo: 3787
- Telefonprefikso: 48
Situo redakti
Tomor situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Miskolc troviĝas 16 km-ojn.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1279. La vilaĝo estis nesto de historia familio Tomori. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, migra poŝto, futbalejo, pafejo, gastejo, speciala edukejo por ciganoj.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika kapelo omaĝe al Reĝo Kristo
- mezepoka Kalvinana preĝejo (Tomor), la turo alkonstruiĝis en la 20-a jarcento
- grekokatolika preĝejo
- nobeldomo de Téglássy [tEglAŝi], nun infanĝardeno
- statuo de ĉefepiskopo kaj militestro Pál Tomori
Famaj nomportantoj redakti
Fontoj redakti
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.gyaloglo.hu