Totala diktaĵo (ruse: Тотальный диктант, udmurte: Бадӟым удмурт диктант, tuve: Тыва дыл кырында бугуденин диктантызы, ĉuvaŝe: Пĕтĕм чăвашсен пĕрлĕхлĕ диктанчĕ) estas ĉiujara edukada aranĝo organizata en Rusio, celanta priatentigi la problemon de legoscio. La aranĝo estas diktaĵo, kiun samtempe oni skribas en Rusio kaj eksterlande por kontroli sian klerecon en denaska lingvo (ĝenerale en la rusa lingvo, sed la sama diktaĵo estas organizata ankaŭ por aliaj lingvoj).

Taskoj kaj de la aranĝo redakti

Taskoj de la totala diktaĵo estas[1]:

  • igi amaskomunikilojn kaj socion priatenti problemon de lingva klereco;
  • doni la eblon al ĉiuj dezirantoj kontroli sian legoscion per bonvola partopreno en diktaĵo;
  • plialtigi la nivelon de legoscio de partoprenantoj per pridiskuto de faritaj gramatikaj eraroj;
  • disvastigi la ideon pri modo esti lingve sperta.

La devizo de Totala diktaĵo estas[1]: "Skribi laŭ legoscio estas laŭ modo!" (ruse «писать грамотно – это модно!»)

Reguloj redakti

Ĉefaj principoj de Totala diktaĵo[2]:

  • bonvola partopreno;
  • senfaga partopreno;
  • rajtas partopreni ĉiuj dezirantoj;
  • principo de anonimeco: neniu el partoprenantoj devas montri sian realan nomon;
  • profesia kontrolo de filologoj
  • unueco de tempo, teksto, reguloj kaj kriterioj.

Organizanto de la ruslingva diktaĵo estas doktoro pri filologio, profesoro de Novosibirska ŝtata universitato Koŝkarjova Natalja Borisovna (la tuta komisiono[rompita ligilo]).

Prepariĝi al la Totala diktaĵo en la rusa lingvo eblas en la interreto per provaj variantoj[rompita ligilo].

Historio de ruslingva Totala diktaĵo redakti

La ideo aperis en komenco de la 2000-aj jaroj en studenta klubo en la urbo Novosibirsko. La unua Totala diktaĵo pasis la 11-an de marto 2004, organizita kiel kutima diktaĵo en mezlernejoj. La tekstoj estis prenitaj el klasika rusa literaturo (Lev Tolstoj, Nikolaj Gogol ktp.). Dum la sekvaj jaroj ĝi estis ripetata kun partopreno de prokcimume 200 homoj.

En 2009 la organizantoj invitis por legado de teksto konatan kantiston. Venis trioble pli da vizitantoj (600 homoj).

En 2010 al la organizantaro de la Totala diktaĵo aliĝis aliaj Novosibirskaj organizaĵoj (altlernejoj, mezlernejoj, bibliotekoj ktp.). Ĝi kolektis jam 2400 partoprenantojn, inter ili estis sciencistoj kaj komercistoj. Pri la evento informis kelkaj tutrusiaj kaj multaj lokaj amaskomunikiloj[3].

En februaro de 2011 la aranĝo ricevis ŝtatan premion kiel la plej bona rusia socia projekto, kio plialtigis la intereson de rusianoj. Aliĝis ankaŭ multaj aliaj urboj, iĝis unuecaj reguloj pri tempo, kontrolo ktp.

En 2011 la diktaĵo pasis en 13 urboj, ĝin partoprenis 4785 homoj, ankoraŭ 500 vidis online-translacion. Aŭtoro de la teksto estis verkisto Dmitrij Bikov.

En 2012 la diktaĵo pasis en 89 urboj en 11 landoj, ĝin partoprenis 14217 homoj, ankoraŭ 11000 vidis online-translacion. Aŭtoro de la teksto estis verkisto Zaĥar Prilepin[3]

 
Dina Rubina

En 2013 aŭtoro de la Totala diktanto fariĝis rusa verkistino Dina Rubina[4]. Ŝi venis al Novosibirsko, kie ŝi mem legis sian tekston. Plejparto de la partoprenantoj estis studentoj. Rubina konstatis la fakton, ke en Rusio situacio kun legoscio estas ege malbona, kaj pli tio kulpas Interreto[5].

La guberniestro de Uljanovska provinco en 2013 memstare malpermesis en sia regiono la diktaĵon de Dina Rubina, asertante, ke ne rajtas esti aŭtoro de la teksto ĉi tiu verkisto, uzinta en antaŭaj siaj verkoj obscenajn vortojn. Malgraŭ en la diktaĵo ne estis obscenaj leksikaĵoj, la rusia Unio de verkistoj subtenis lin, asertante, ke ne indas alvoki por la diktanto homon, kiu naskiĝis en Meza Azio (Dina Rubina naskiĝis en Taŝkento, Uzbekio) kaj poste translokiĝis al Israelo[6]. En la profinco teksto de la diktaĵo estis ŝanĝita al alia teksto de Vasilij Peskov[7]. Pri la situacio la Organiza komitato de Totala diktaĵo faris raporton, ke ŝanĝo de la teksto estas rompigo de reguloj, kaj niligis ĉiujn rezultojn (teksto de la raporto).

Totala diktaĵo en aliaj lingvoj redakti

Same kiel la ruslingva, oni organizas similajn diktaĵojn en aliaj lingvoj de rusiaj popoloj.

 
Simbolo de udmurta diktaĵo

En la udmurta lingvo redakti

La Granda udmurta diktaĵo (udmurte: Бадӟым удмурт диктант) okazis la unuan fojon en 2012 en la radiostacio "Mia Urmurtio" (ruse Моя Удмуртия) kun preskaŭ 100 partoprenantoj.

La dua diktaĵo pasis en 2013 samloke kaj krome en la Udmurtia ŝtata universitato, ĝin vizitis preskaŭ 200 homoj; la tekston pretigis urmurta verkisto Vjaĉeslav Ar-Sergi[8].

En la tuva lingvo redakti


La Totala tuva diktaĵo (tuve: Тыва дыл кырында бугуденин диктантызы, ruse: Всеобщий диктант по тувинскому языку).

En la ĉuvaŝa lingvo redakti


La Unueca tutĉuvaŝa diktaĵo (ĉuvaŝe: Пĕтĕм чăвашсен пĕрлĕхлĕ диктанчĕ, ruse: Единый всечувашский диктант) okazis la 24-an de aprilo 2013 en Ĉuvaŝio. Ĝin organizis la Ĉuvaŝia ŝtata universitato kaj aliaj organizaĵoj. La diktaĵon partoprenis preskaŭ 2300 homoj; el ili 169 ricevis la noton "bonege". La tekston pretigis ĉuvaŝa poeto Jurij Semender[9].

Similaj aranĝoj en aliaj landoj redakti

Similaj aranĝoj okazas ankaŭ en aliaj landoj kaj lingvoj.

En Ukrainio la tutlanda ukrainlingva diktaĵo pasas ekde 2000. En 2010 ĝin partoprenis pli ol 11 mil partoprenantoj el Ukrainio kaj eksteraj landoj, el ili senerare skribis ĝin nur 3 homoj; 177 faris po 1 eraro[10].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti