Trinidada eŭfonjo

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Trinidada eŭfonjo
Trinidada eŭfonjo
Trinidada eŭfonjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. trinitatis
Euphonia trinitatis
(Strickland, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Euphonia trinitatis map.svg
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Trinidada eŭfonjo (Euphonia trinitatis) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

DisvastiĝoRedakti

Ĝi troviĝas en norda Kolombio, Trinidado kaj Tobago (de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo), kaj norda Venezuelo krom la valo de la rivero Magdalena, sed ne ĉe Andoj. Ties natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

AspektoRedakti

Temas pri neotropisa specio kun tre klara seksa duformismo. Masklo estas tre malgranda blunigreca birdo kun blunigraj gorĝo kaj vizaĝo, flava en frunto, kapopinto, brusto kaj ventro; ankaŭ nuko, dorso, flugiloj kaj vosto estas blunigraj. La ino estas olivverdeca supre kun flavecaj frunto, brusto kaj ventro. Temas pri fringedo tre simila al la plej proksima parenco nome la Flavkrona eŭfonjo, sed kun koloroj pli homogenaj, tio estas nur blunigra kaj flava.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti