Malfermi la ĉefan menuon

Boudry NE

(Alidirektita el Trois-Rods)
Disambig.svg - La mallongigo NE en Boudry NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Boudry..

Boudry
Blazono de Boudry
Blazono de Boudry
Boudry
La malnova urbo de Boudry kun la kastelo
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46°57′5″N 6°50′15″O  /  46.95139°N, 6.8375°O / 46.95139; 6.8375 (Boudry NE) (mapo)Koordinatoj: 46°57′5″N 6°50′15″O  /  46.95139°N, 6.8375°O / 46.95139; 6.8375 (Boudry NE) (mapo)
Nombro de enloĝantoj 4984
Areo 16,77 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 2017
Komunumkodo 6404
Mapo de Boudry
Mapo de Boudry
Information icon.svg
vdr

Pri la komunumoRedakti

Boudry estas historia urbeto, komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 4984 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

GeografioRedakti

La komunumo kaj urbo Boudry situas ĉe la suda flanko de la Neŭŝatela Ĵuraso ĉe la bordo de la rivero Areuse kaj etendiĝas oriente de la alfluo de la rivero al la lago ĝis la bordo de la Lago de Neŭŝatelo. La rivero Areuse formas post la profunda ravino trans la suda ĉeno de la Ĵurasa Montaro unue la nordan limon de la komunumo, tiam pasas tra la komunumo por poste en sudoriento formi la sudan komunumlimon. La komunumo Boudry konsistas el la urbo Boudry kaj la vilaĝoj Areuse, Grandchamp, Perreux, Trois-Rods, la suba parto de Chambrelien, kaj Champ du Moulin-Dessous.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,77 km², de kiuj 63,4% estas kovritaj de arbaro, 23,0% servas por agrikulturo kaj 12,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Boudry limas en nordo al Rochefort NE, en nordoriento al Milvignes, en sudoriento al Cortaillod, en sudo al Bevaix, en sudokcidento al Gorgier, en okcidento al Val-de-Travers, kaj en nordokcidento al Brot-Dessous.

TrafikoRedakti

Tra Boudry pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains kaj paralele al ĝi kun tunelo sub la urbocentro la svisa aŭtovojo A5. La komunumo disponas pri stacodomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neuŝatelo al Yverdon-les-Bains. Pri la fajna distribuo en la komunumo zorgas tri lokaj buslinioj.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Boudry datiĝas el la jaro 1278 kiel Baudri. La 12-an de septembro 1343 la Grafo Ludoviko de Neŭŝatelo koncedis al Boudry urborajton laŭ la modelo de Neŭŝatelo tamen iomete pli limigita. 1848 Boudry fariĝis distriktĉefloko. 1870 la komunumo Areuse estis kunigita kun Boudry.[2]

Vidu ankaŭRedakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Boudry
  • Retejo de malgranda muzeo, kiu ne evoluis ekde 1884 kaj montras la tiaman manieron prezenti objektojn. http://le-musee.zonez.ch/

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti