Trojaninoj. Ifigenia en Taŭrido

Du dramoj de Eŭripido traduktitaj de Albert Goodheir
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Trojaninoj. Ifigenia en Taŭrido estas Esperanta traduko de du el la plej famaj verkoj de Eŭripido. Ili estas elhelenigitaj de Albert Goodheir kaj eldonitaj de Eldonejo Kardo el Glasgovo, Skotujo en 1985.

Trojaninoj. Ifigenia
en Taŭrido
Trojaninoj. Ifigenia en Taŭrido
Trojaninoj. Ifigenia
en Taŭrido
Aŭtoro Eŭripido
Eldonjaro 1985
Urbo Glasgovo
Eldoninto Eldonejo Kardo
Paĝoj 134
ISBN 0 905149 22 X
vdr

Recenzoj redakti

 
 Jam de longaj jaroj aperas en la Glasgova eldonejo Kardo la bonstilaj tradukoj de dr-o Albert Goodheir. Li prefere tradukas fame konatajn verkojn el la antikva literaturo. Inter ili ekzemple troviĝas la "Bakĥantinoj" de Eŭripido (1975), la "Apologio de Sokrato" kaj "Kritono" de Platono (1981), la "Prometeo Ligita" de Esĥilo (1982) kaj la "Konsolo de la Filozofio" de Boecio (1984). Al ili nun aldoniĝas du pliaj tragedioj de Eŭripido. Ili ĉiuj, do ankaŭ la lastaj, estas provizitaj per salutindaj enkondukoj, kiuj sciigas aŭ rememorigas al la legantoj la nepre necesajn faktojn por bone kompreni, ĝuste postsenti, mire primediti kaj plene ĝui tiujn literaturaĵojn, kiuj malgraŭ ilia alta aĝo nenion perdis da intereso, ĉar ili tute simple koncernas la homan ekzistadon.

La "Trojaninoj" (Helene : Troades) estas la virinoj el la venkita urbo Trojo, kiuj falis en la kaptitecon de la grekoj. La tragedio, kiun oni apenaŭ alie povas kvalifiki ol grandega, unue estis prezentata en 415 a.K., kiam Eŭripido havis preskaŭ 70 jarojn. La virinoj estas la maljuna Hekabo, ties filino Kasandro, ŝia bofilino Andromaĥo kaj la ĥoro, kiu estas kvazaŭ kvara, kolektiva persono. Al ili apartenas ankaŭ Helenino, kiu per edziniĝo fariĝis Trojanino.

La tutaĵo de la tragedio okazas en la kampejo de la kaptitaj virinoj, ie inter la enfone brulanta Trojo kaj la marbordo, kie la ŝipoj de la Grekoj estas pretaj por la momento de la ekveturado al la patrujo. Dum la tuta okazaĵo Hekubino troviĝas sur la sceno. Ŝi, la eksa Troja reĝino, estas la vera protagonistino de la tragedio. En ŝi kulminas la suferoj de la venkita urbo kaj de ties enloĝantinoj. Per ĉiam novaj senkompataj batoj la sorto vipas ŝin en la malesperon. Ĉio procedas en klara, senspirega streĉo. Nun estas atentinde, ke almenaŭ sepcent jaroj apartigas la Trojan militon de la tempo de la Greka tragediverkisto. Li surscenigis do okazaĵojn el epoko por li jam prae mitologia. Eĉ ekde la tempo de la Homeraj poemoj jam estis pasintaj tricent jaroj. Lia tragedio estas samtempe io kiel adiaŭo al la tradiciaj dioj. Tio evidentiĝas per la preĝaj vortoj de Hekubino; la per suferoj maturiĝinta :

Ho, mastro de la mondo, sur la sidejo alta,
kiel ajn vi nomiĝas, por homoj tro ekzalta
ĉu Zeŭso, aŭ neceso natura, aŭ hommenso
vin, kies vojo iras preter la homa penso,
mi vokas. Fine venu per vi justa kompenso. (v. 884-888)


Tiuj versoj ja memorigas la Zamenhofajn el la "Preĝo sub la verda standardo" :

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero...
Hodiaŭ mi preĝas.


La Eŭripidaj ŝajnas al mi pli filozofaj, pli klerecaj, pli pesimistaj. En ili paroliĝas nek pri amo nek pri vero.
En nia jarcento prilaboris la samen materion, en 1915, Franco Verfelo (Werfel) kaj, en 1965, Ĵano-Paŭlo Sartro.

"Ifigenia en Taŭrido" (Iphigeneia he en Taurois) estis unue prezentata en 412, do nur malmultaj jaroj post la "Trojaninoj". Malgraŭ multaj similaĵoj, kiuj pli aŭ malpli validas por ĉiuj antikvaj tragedioj, tiuj du de la sama verkisto estas tre diferencaj, malpli laŭ la formo, sed certe laŭ la internaj konceptoj. La agantaj personoj, kvankam ili moviĝas en mitologia mondo regata per la tuta olimpa diaro, tamen ĉiam agas realisme. Ofte ili estas noblaj, sed samtempe kiam tio pruviĝas necesa, ili ankaŭ estas ruzaj, prudentaj, trompemaj, pro psikaj kialoj eble eĉ krimaj.

Tiu tragedio estas, por tiel diri, malpli tragika ol la unua. Je la fino Atenino aperas kaj zorgas, ke ĉiuj restantaj konfliktoj kaj malfacilaĵoj harmonie solviĝas. Ŝi malfermas bonajn perspektivojn por la estonteco, kaj la lastaj vortoj de la ĥoro estas :

Ĝojan novaĵon vi aŭdis preter ĉiu espero.

Tragikaj tamen estas la antaŭirintaj travivaĵoj de Ifigenino kaj de ŝia frato Oresto. Ambaŭ, moderne parolate, estas neŭrozaj, ĉiu suferas pri grava traŭmato, Ifigenino pro la ŝoko ricevita, kiam ŝia patro intencis buĉe oferi ŝin, dum ŝi atendis esti edzinigita. Oresto pro la fatalaj cirkonstancoj, kiuj devigis lin venĝi la morton de sia patro kaj fariĝis tiel patrinomurdisto. Tie, kie la dioj kunigas iliajn vivivojojn, la tragedio komenciĝas. Ĝia esenca enhavo estas la majstrado de la estinteco, la liberigo de la malbeno, kiu estis pezanta sur la familio de la gefratoj. Kaj ke tio sukcesos, la leganto jam sentas antaŭe. Ne mankas al la teatraĵo partoj de fajna ironio kaj milda komiko.

La saman materion prilaboris, laŭ klasikisma idealismo, De Gojto en sia "Ifigenino en Taŭrido" (1778), tradukita, en 1908, de Zamenhofo. Ambaŭ tradukoj estas gravaj atingoj. Ekde nun ili apartenas al la plej altnivela literaturo en Esperanto. Mi deziras al la libro respondan intereson de la esperantistaro. 
— Rikardo Ŝulco, Heroldo de Esperanto, 1985-10-24

Eksteraj ligiloj redakti