Tucker Carlson
Tucker Swanson McNear CARLSON naskita la 16-an de majo 1969) estas konservativa politika raportisto, verkisto kaj prezentisto de ĉiutaga aktuala programo en la kanalo Fox News. Ekde la 14-an de novembro 2016 li gastigas la televidan parolprogramon Tucker Carlson Tonight.
Tucker Carlson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Tucker Carlson | |||||
Naskonomo | Tucker Swanson McNear Carlson | ||||
Naskiĝo | 16-an de majo 1969 (55-jaraĝa) en San-Francisko | ||||
Religio | Episkopa Eklezio de Usono vd | ||||
Etno | Svedaj usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Trinity College, Hartford - Bakalaŭro de Artoj St. George's School (en) (–1987) La Jolla Country Day School (en) The Buckley School (en) vd | ||||
Partio | Respublikana Partio (2020–) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Dick Carlson vd | ||||
Patrino | Lisa McNear (en) vd | ||||
Gefratoj | Buckley Carlson (en) vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | publikigisto verkisto televido-ĵurnalisto ĵurnalisto kolumnisto televida prezentisto podkastisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Crossfire ❦ Tucker Carlson Tonight ❦ Politicians, Partisans, and Parasites ❦ Ship of Fools ❦ The Long Slide vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En la unua duono de 2020, la novaĵprogramo de Carlson averaĝis 4.33 milionojn da spektantoj, pli ol iu ajn alia novaĵprogramo en la historio de Usono.
En 2006, li estis la unua elmetita en la tria sezono de la usona realspektaklo, Dancing with the Stars. Li estas kunfondinto kaj iama ĉefredaktisto de la novaĵo kaj komentaĵretejo The Daily Caller, kiu estis establita en 2010. La spektaklo de Carlson pri Fox News estas tre populara, kaj la rangigoj de la spektaklo estas preskaŭ duoblaj la rangigoj ricevitaj fare de Megan Kelly, kiu prezentis spektaklon en tiu fendeto ĝis ŝi forlasis la Fox News kanalon [1]. Tucker estas unu el la prezentistoj de amaskomunikiloj kiuj rilatis al la konspira teorio pri genocido de blankuloj, kaj specife de farmistoj en Sud-Afriko [2].
Laŭ The New York Times, Carlson estis unu el la malmultaj konsilistoj de prezidanto Trump, kiuj konsilis al li ne armee puni Iranon pro la faligo de usona Senpilota aviadilo en junio 2019 en la Hormuza Markolo. En tiu okazaĵo, Trump preferis tiun de konsiloj de Carlson super la konsilo de John R. Bolton, Mike Pompeo, Lindsey Graham kaj aliaj [3].
Carlson verkis tri librojn:
- Politicians, Partisans and Parasites: My Adventures in Cable News 2003),
- Ship of Fools: How a Selfish Ruling Class is Bringing America to the Brink of Revolution (2018)kaj
- The Long Slide: Thirty Years in American Ĵurnalismo (2021).
Privata vivo
redaktiTucker geedziĝis kun Susan Carlson (née Andrews) en 1991. Ambaŭ renkontiĝis kiam ili estis 15-jaraĝaj ĉe St. George High School kaj internulejo en Rod-Insulo. Carlson estis sendita por studi ĉe St. George kaj Andrews estis la filino de la lernejestro. La paro havas tri filinojn kaj filon [4].
Carlson tute ne trinkas alkoholaĵojn ekde 2002. Antaŭ kelkaj jaroj li ĉesis fumi.
Referencoj
redakti- ↑ [1]
- ↑ [2]
- ↑ "Urged to Launch an Attack, Trump Listened to the Skeptics Who Said It Would Be a Costly Mistake", The New York Times, la 21an de junio 2019
- ↑ Samantha Maffucci, "Who Is Tucker Carlson's Wife? New Details About Susan Andrews Arkivigite je 2023-04-24 per la retarkivo Wayback Machine", Yahoo Life, December 22 2019
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Tucker Carlson sur Fox News Kanalo
- Tucker Carlson ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Aperoj ĉe C-SPAN