Turie (hungare Háromudvar) estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Turie
hungare: Háromudvar
municipo
Vido al Turie
Oficiala nomo: Turie
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Žilina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horné Považie
Montaro Malgranda Fatro
Situo Turie
 - alteco 446 m s. m.
 - koordinatoj 49° 08′ 57″ N 18° 45′ 07″ O / 49.14917 °N, 18.75194 °O / 49.14917; 18.75194 (mapo)
Plej alta punkto Monto Minčol
 - alteco 1 364 m s. m.
Areo 27,2036 km² (2 720,36 ha)
Loĝantaro 1 960 (31.12.2011)
Denseco 72,05 loĝ./km²
Valo Turská dolina
Unua skribmencio 1386
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 013 12
Tel. prefikso +421-41
NUTS 518051
Aŭtokodoj ZA
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Turie
Retpaĝo: www.obecturie.eu
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Turie situas laŭ flankovojoj, sed ĉefvojo kaj fervojo estas tre proksime. Žilina troviĝas je 8 km.

Historio redakti

Komence de la hungara dominado 2 apartaj vilaĝoj formiĝis. La unua mencio okazis pri la unu el la vilaĝo en 1386 en formo "Tauricz". En 1598 oni komputis tie 31 domojn. En 1784 575 vilaĝanoj (77 familioj) loĝis en 69 domoj, en 1828 1042 vilaĝanoj loĝis en 74 domoj.

Alia vilaĝo Tridvor (slave: tri kortoj) en 1416 menciiĝis unuafoje. La samo en hungare ("Harumwdvar") aperis en 1439. En 1598 oni komputis tie 8 domojn. En 1784 79 vilaĝanoj (15 familioj) loĝis en 14 domoj, en 1828 jam nur bienocentro estis tie. Baldaŭe la 2 vilaĝoj unuiĝis. Ĝis 1899 la oficiala unuigita hungara loknomo estis Turó-Tridvor, poste ĝi ricevis pli simplan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Háromudvar 1312 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 longa batalo okazis inter faŝistoj kaj partizanoj. En 2001 vivis en Turie 1939 homoj, (1922 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti