Babela turo

mita konstruaĵo
(Alidirektita el Turo de Babel)

La Babela turo (alinome - Babilona turo) estas priskribita en la Biblio, kaj estas simbolo de malfideleco kaj manko de respekto al dio. En la Biblio ni legas, ke la posteuloj de Noa, komencis konstrui turon en ebenaĵo Ŝinar en Babilonio. Ili strebis konstrui tiel altan turon, ke ĝi atingu la ĉielon. Daŭrigante sian laboron, ili kolerigis dion kiu decidis venĝi sin kaj konfuzigi iliajn lingvojn. Pro tio, la homoj parolas en diversaj lingvoj kaj kovras la vastan surfacon de la tero.

Babela turo
biblia rakonto
literatura motivo
arta temo
mito pri originoj Redakti la valoron en Wikidata
Lando Babilonio
Irako Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo
Geografia situo 32° 32′ 11″ N, 44° 25′ 15″ O (mapo)32.5362544.420833Koordinatoj: 32° 32′ 11″ N, 44° 25′ 15″ O (mapo)
Babela turo (Irako)
Babela turo (Irako)
DEC
Situo de Babela turo
Map
Babela turo
Parto de Genezo 11 Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

La mito verŝajne havis du celojn: montri al homoj, ke oni ne povas malrespekti diojn, kaj klarigi, kial la homoj parolas malsamajn lingvojn.

Historia fono

redakti

Oni pensas, ke la fono por la Babela turo estas historia, sed multaj homoj dubas pri la historieco de la venĝo de dio. Efektive, la turo estis zigurato, kiu estis uzita por dia servo en Mezopotamia religio. Probable, ĝi estis la turo de Etemenanki, kiu estis parto de Marduka Templo en Babilono. Tiu templo-turo estis vere detruita, sed ĝin rekonstruis poste la reĝo Nabopolassar kaj ties filo Nebukadnecar la 2-a je la fino de 7-a jc. Kaj dum la amplekso de la templo estis impresa en siaj tempoj, tamen ĝi estis sufiĉe modesta kompare al modernaj konstruaĵoj. Por araboj temis pri la zigurato de Borsipo.

La nomo 'Babela turo' devenas de la nomo de templo - Bab-ilu, signifanta 'Pordo de Dio'.

Sciencistoj ĵus malkovris en kolektaĵo de Martin Schøyen, la plej malnovan konatan reprezentadon de la Babela Turo. Ĝi estas skulptita el nigra ŝtono, La Steleo de la Barela Turo, datita je 604-562 a.K, la regada tempo de Nebukadnecar la 2-a.

La Babela turo en la Biblio

redakti

Teksto el la Sankta Biblio, Genezo, ĉapitro 11 (tradukita de L.L. Zamenhof).

1. Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 2. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. 3. Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. 4. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. 5. Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 7. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. 9. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.

Inspiroj

redakti

La Babelfiŝo, universala tradukilo aperanta en la sciencfikcia verko La petveturista gvidlibro pri la Galaksio de Douglas Adams, ricevis sian nomon laŭ la Babela turo.

Bjalistoka urbodomo en Bjalistoko, la naskiĝurbo de L. L. Zamenhof, estis por li materia prezentaĵo de la legenda Babela turo. La foirplaco antaŭ la urbodomo estis loko, en kiu juna Ludoviko Zamenhof, vidanta malamikecon inter diverslingvanoj, ekhavis la ideon estonte solvi la problemon de la manko de komuna lingvo. Tiam, laŭ liaj propraj vortoj, li verkis la dramon Babelturo, en kiu la titola turo, biblia simbolo de interhoma malkomprenemo, estis ekzakte la turo de bjalistoka urbodomo[1].

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti