Universala Alianco Izraelida

La Universala Alianco Izraelida (france Alliance Israélite Universelle, akronime AIU, hebree כל ישראל חברים, Kol Yisrael Haverim, laŭvorte signifanta Ĉiuj Izraelidoj estas Amikoj, akronime כי"ח) estas juda internacia organizaĵo kiu estis fondita en Parizo en la jaro 1877. Ĝi estas franc-influita juda kultura-eduka kaj memhelpa organizaĵo kiu funkcias internacie. La fokuso de iliaj klopodoj estis atingi egalajn civitanrajtojn por judoj tutmonde. Ĝia devizo estas la juda rabena dekreto "Kol Yisrael Arevim Ze Laze", kio signifas "Ĉiuj judoj respondecas unu pri la alia", kiu estas tradukita france Tous les israélites sont solidaires les uns des autres [1].

Universala Alianco Izraelida
emblemo
Emblemo sur la enirpordo de la Sinagogo de Mikveh Israelo por la hebrea moto Kol Yisrael arevim ze ba-ze (Ĉiuj judoj respondecas unu pri la alia)
organizaĵo • lernejo • organizaĵo pri edukado
Komenco 1860 vd
Geografia situo 48° 51′ 5″ N, 2° 18′ 36″ O (mapo)48.8513342.309947Koordinatoj: 48° 51′ 5″ N, 2° 18′ 36″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Universala Alianco Izraelida (Parizo)
Universala Alianco Izraelida (Parizo)
DEC
Universala Alianco Izraelida
Universala Alianco Izraelida
Map
Universala Alianco Izraelida
Moto Ĉiuj judoj respondecas unu pri la alia (france Tous les israélites sont solidaires les uns des autres
Fondinto(j) Adolphe Crémieux vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr
Pordega supraĵo de la antaŭa Alianca metia lernejo en Jerusalemo, sur Strato Jaffa (1882).
Surskribo ĉe la fontano antaŭ la eksa lernejo de la Alianco en Rodoso
Licenca certifikato de 1923 en Izmiro

La celo de la organizaĵo, kiel difinite en ĝia ĉarto, estas "defendi la rajtojn de judoj en la landoj de kiuj ili estas civitanoj". La realigo de tiu celo estas helpi la judojn disvolvi politike kaj socie kaj malfermiĝi al la moderna okcidenta kulturo liberalisma. Tiucele oni establis kaj financis dekojn da lernejoj en Francio kaj en la tuta mondo, kie estis instruintaj laikaj profesioj, kaj ne religiaj kiel tradicie.

La organizaĵo proklamas la idealojn de juda memdefendo kaj memsufiĉo atingata per ĝenerala kaj metia eduko. Tiucele dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj tiu organizaĵo establis franclingvajn lernejojn por la infanoj (kaj knaboj kaj knabinoj) de la judaj komunumoj tra la landoj de la Mediteraneo, inkluzive de Palestino [2] (sekve de Israelo), kaj ankaŭ en Irano kaj tra la Otomana Imperio [3].

De 1900, AIU estis funkcianta 100 lernejojn kun studenta aliĝantaro de 26 000 entute. Ties plej grandaj klopodoj estis koncentritaj en Maroko, Tunizio kaj Turkio [4]. Post jardekoj instruinte en la franca ekskluzive, la lernejoj komencis instruante la modernan hebrean al iliaj studentoj, post la reviviĝo de la lingvo, kaj ĝi estis inkluzivita en la instruplano [5]. Ĵus antaŭ la Unua Mondmilito, la Alianco funkciigis lernejojn por knaboj kaj por knabinoj en Bagdado, Jerusalemo, Tanĝero, Istanbulo, Bejruto, Kairo, Damasko kaj Tesaloniko. Por multaj judaj komunumoj, ĝi estis la ĉefa provizanto de moderna edukado [6]. Rezulte de la influo de la franclingvaj lernejoj, la franca kulturo dominis en la judaj komunumoj kiuj ricevis ĝiajn servojn, kaj interalie ankaŭ la judhispana akiris multajn neologismojn de la franca.

Gravas mencii ke tiu ĉi organizaĵo neniam instigis la elmigradon de judoj el iliaj devenlandoj, sed ĝi ja subtenis cionismon. La organizaĵo ankaŭ servis la diplomatiajn interesojn de Francio, almenaŭ pro la disvastigo de la franca lingvo kaj kulturo

Referencoj redakti

  1. Leff, Lisa Moses. (August 24, 2006) Sacred Bonds of Solidarity: The Rise of Jewish Internationalism in Nineteenth-Century France. Stanford University Press. ISBN 9780804752510.
  2. Parfitt, Tudor (1987) The Jews in Palestine, 1800–1882. Royal Historical Society Studies in History (52). Woodbridge: Published for the Royal Historical Society by Boydell. (ISBN 0-86193-209-9) p.155
  3. Lewis, Bernard. (August 24, 1984) The Jews of Islam. Greenwood Publishing Group. ISBN 9780691008073.
  4. Mark A. Tessler. (1994) A History of the Israeli-Palestinian Conflict. Indiana University Press. ISBN 978-0-253-20873-6. OCLC 1020226308.
  5. Gilbert, Israel: A History, (2008), p.29
  6. Ammiel Alcalay. (1993) After Jews and Arabs: Remaking Levantine Culture. U of Minnesota Press. ISBN 978-1-4529-0001-8. OCLC 748858670.

Eksteraj ligiloj redakti