Universitato de Saskaĉevano

La Universitato de Saskaĉevano (angle University of Saskatchewan, mallonge U of S) estas la plej granda altlernejo en la kanada provinco Saskaĉevano. Ĝi situas sur la orienta bordo de la Sud-Saskaĉevana rivero, en la urbo Saskatuno. La Leĝon pri la Universitato de Saskaĉevano (University of Saskatchewan Act), per kiu fondiĝis la provinca universitato, akceptis la Leĝdona Asembleo de Saskaĉevano la 3-an de aprilo 1907 "for the purpose of providing facilities for higher education in all its branches and enabling all persons without regard to race, creed or religion to take the fullest advantage" [por provizi altlernejajn instancojn en ĉiuj branĉoj kaj ebligi al ĉiuj persono - senkonsidere al raso, kredoj aŭ religio - havi plenajn avantaĝojn].[1][2] La Universitato festas la centjariĝon de sia fondado en 2007.

Universitato de Saskaĉevano
university in Saskatchewan • eldonejo de malfermita aliro • publika esplorada universitato
moto Deo et Patriæ
Por Dio kaj Patrujo
fondodato 1907
Situo
Geografia situo 52° 7′ 47″ N, 106° 37′ 58″ U (mapo)52.129825-106.6328Koordinatoj: 52° 7′ 47″ N, 106° 37′ 58″ U (mapo)
lando Kanado
urbo Saskatuno
Retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
Membro de:
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• Kanada Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• Asocio de Universitatoj de Kanado
Universitato de Arktio
• U15 Group of Canadian Research Universities
• Canadian Research Knowledge Network
• ORCID
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition
• Digital Research Alliance of Canada
• Canadian Federation for the Humanities and Social Sciences vd
Filioj:
• Western College of Veterinary Medicine
• Horizon College and Seminary
• University of Saskatchewan Department of Geological Sciences vd
Universitato de Saskaĉevano (Saskaĉevano)
Universitato de Saskaĉevano (Saskaĉevano)
DEC
Universitato de Saskaĉevano
Universitato de Saskaĉevano
Universitato de Saskaĉevano (Kanado)
Universitato de Saskaĉevano (Kanado)
DEC
Universitato de Saskaĉevano
Universitato de Saskaĉevano
Map
Universitato de Saskaĉevano
Devizo Deo et Patriae
[Por Dio kaj Patrolando]
Fondiĝis 1907
Speco Publika
Buĝeto CA$136,7 milionoj
Kanceliero W. Thomas Molloy
Prezidanto R. Peter MacKinnon
Studentoj 15.228 plen-tempaj,
3.854 part-tempaj
Situo Saskatuno ( SK, Kanado )
Kampuso Enurba
Sporto Saskatchewan Huskies
Koloroj Verda kaj flava
Maskoto Husky
Retejo http://www.usask.ca/
vdr
Lilium University of Saskatchewan lilispeco bredita far Donna Hay okaze de la centjariĝo de la Universitato de Saskaĉevano.

Komencoj redakti

La Universitato kreiĝis la 3-an de aprilo 1907 per provinca leĝo konata kiel la Universitata Leĝo (University Act).

Battleford, Moose Jaw, Prince Albert, Reĝino, kaj Saskatuno ĉiuj petis la rajton gastigi la novan universitaton. Walter Murray preferis la provincan ĉefurbon, Reĝinon. Dum politike influita voĉdonado, oni elektis Saskatunon la 7-an de aprilo 1909.

Fondado de Kolegioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Instruprogramoj de la Universitato de Saskaĉevano.
 
Enirejo al la Konstruaĵo de Inĝenierarto sur la Ĉefa kampuso de la Universitato de Saskaĉevano
 
Verdejo The Bowl sur la Ĉefa kampuso de la Universitato de Saskaĉevano
 
Nacia Historiejo Kolegia Konstruaĵo sur la Ĉefa kampuso de la Universitato de Saskaĉevano

Pli-malpli laŭ la originala plano de 1909, oni fondis plurajn kolegiojn:

Artoj kaj Sciencoj (1909), Agrikulturo - nun Agrikulturo kaj Biorimedoj (1912), Inĝenieriko (1912), Juro (1913), Farmakologio - nun Farmakologio kaj Nutroscienco (1914), Komerco(1917), Medicino (1926), Edukado (1927), Hejma Ekonomiko (1928), Flegado (1938), Postdiplomaj Studoj kaj Esplorado (1946), Korpa Trejnado - nun Kinezologio (1958), Veterinara medicino (1964), Dentomedicino(1965), and Lernejo de Fizioterapio (1976).

 
Enirejo al la Konstruaĵo de Antropologio kaj Arkeologio sur la Ĉefa kampuso de la Universitato

Oni ankaŭ fondis teologiajn kolegiojn filiiĝintaj al la Universitato:Kolegio Emmanuel - nun Kolegio de Emmanuel kaj Sankta Chad - Anglikana (1909), Kolegio Sankta Andrew (kiel Presbiteriana Kolegio, Saskatuno)- Unuiĝinta Eklezio de Kanado (1913), Luterana Teologica Seminario (1920), Kolegio Sankta Thomas More (1936), kaj Centra Pentekosta Kolegio (1983).

La Kolegio de Reĝino saviĝis de bankrotiĝo kaj fariĝis parto de la Universitato en 1934, kaj en 1959 oni donis al ĝi la privilegion sendepende doni diplomojn, kio faris el ĝi la dua kampuso de la Universitato de Saskaĉevano. Per alia leĝo de 1974 oni faris ĝin sendependan altlernejon, nun konata kiel la Universitato de Reĝino.

Muzeoj kaj Galerioj (Vizitindaĵoj) redakti

Kapelo Rugby redakti

 
Kapelo Rugby

Kapelo Rugby, translokigita de Prince Albert kie oni konstruis ĝin en 1912, deklariĝis Municipa Heredaĵejo de la Urbo Saskatuno.[3]Kapelo Rugby, antaŭulo de Kolegio de Emmanuel kaj Sankta Chad konstruiĝis unue en 1883 sub la nomo The University of Saskatchewan {Saskatchewan Provisional District of the North West Territories), en Prince Albert. [4]

Lernejo Victoria redakti

Lernejo Victoria (Eta Ŝtona Lernejo) konstruiĝis en 1888 kaj poste estis translokigita al la kampuso de la Universitato de Saskaĉevano. Oni deklaris ĝin historiejo la 1-an de junio 1967[5]

 
Unuĉambra Lernejo Victoria ĉe la Universitato de Saskaĉevano

Famaj fakultatanoj kaj esploristoj de la Universitato redakti

Famaj studentoj de la Universitato redakti

Prezidantoj de la Universitato redakti

  1. Walter Charles Murray (1908-37)
  2. James Sutherland Thomson (1937-49)
  3. Walter Palmer Thompson (1949-59)
  4. John William Tranter Spinks (1959-74)
  5. Robert William Begg (1974-80)
  6. Leo Friman Kristjanson (1980-89)
  7. J.W. George Ivany (1989-99)
  8. R. Peter MacKinnon (1999- nun)

Kancelieroj de la Universitato redakti

Partneraj universitatoj redakti

Referencoj redakti

  1. . University of Saskatchewan. Alirita 2007-06-24.
  2. . University of Saskatchewan. Alirita 2007-06-24.
  3. . Alirita 12-a de julio 2007.
  4. . Alirita 12-a de julio 2007.
  5. . Alirita 12-a de julio 2007.