Usonen! kaj Verdaj bomboj kontraŭ grizaj katakomboj estas romano fare de Evgenij Grigoriev de Kazaĥio. Eldonejo Libera. s.l. 2022. 66 paĝoj.

Usonen!
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Recenzo [1] redakti

"Recenzista tasko povas esti unu el la plej plezuraj, aŭ la plej akra, inter tiuj, kiuj iel ajn rilatas al la universo de la libroj: estas tre feliĉige laŭdi verkojn, kiuj ja meritas honoran lokon en nia panteono, kaj estas samgrade tristige plenumi la devon deklari malbonaj kelkajn verkojn, kies temo estas promesplena, sed kiuj hazarde troviĝis en mallertaj, kelkfoje ankoraŭ nesufiĉe maturaj, manoj.

Sed por recenzisto la vere plej terura problemo okazas, kiam eĉ post atenta legado de ia verko, ni ĝin fermas nesciante kio precize povas esti dirata pri ĝi. Tiun situacion mi ĵus travivis. Finleginte Usonen!, debutan verkon de la kazaĥo Evgenij Georgiev (kiun oni ne konfuzu kun lia bulgara samnomulo, naskiĝinta en 1954), mi vidis min trafita en vera krucvojo, kiu igis ke mi prenu iom da tempo antaŭ ol verki ĉi tiun recenzon.

Fakte, de longa tempo mi ne trovas en la esperantlingva literaturo verkon, kiu kapablas elveki tiom da malsimilaj sintenoj pri si mem! Ĉar se vi estas inter tiuj, kiuj pensas, ke la Esperanta literaturo devas esti precipe instrua, kaj tiamaniere roli kiel ilo por instruado de la lingvo, kaj nur poste, kaj nur se estas loko, utili al io plia, do por vi Usonen! estos nur nova verko inter tiom da aliaj, kiuj ne alfrontas la ĝustan gramatikon. Kaj en kiu, malgraŭ ĝia iom stranga intrigo, vi ankoraŭ trovos diversajn referencojn ne nur al la Esperanta kulturo, sed ankaŭ al fame konataj beletraj roluloj, kiel Pastro Brown.

Tamen, se vi pensas, ke nia literaturo devas – cetere, kiel ĉiuj aliaj – ankaŭ celi artan manifestiĝon; do tiu mallonga libro estos je la centro de, eble varmaj, debatoj. Ĉar tiuj, kiuj havas konservativan, laŭkanonan sintenon pri tio, kio estas “bona literaturo”, simple diros ke eldonado de tiu libro estis terura malŝparo de papero. Aliflanke, tiuj kiuj defendas, ke unu el la specifaj celoj de literaturo kiel la nia estas testi la esprimivajn limojn de la lingvo, serĉi por ĝi novajn eblojn, kaj eĉ defii la volon kaj la averaĝan idearon de la legantoj, do jen vi havos en tiu teksto multon por ĝui dum la legado, kaj pri kio cerbumi post ĝi. Ĉar se vi estas ĝisosta avangardemulo, el tiuj kiuj sin demandas kial la Esperanta literaturo ne rajtas (kaj povas) esti unu el la plej avangardecaj, ĉar finfine oni uzas la lingvon de la estonteco, des pli ĉar nia legantaro estas minimuma kaj plejmulto de la verkistoj skribas por simpla plezuro, do vi trovos vere interesan libron, kiu certe ne nur plezurigos vin, sed kiu eĉ povas alporti novan vojon por nia beletro.

Tio ĉar Usonen! estas libro duparta, la dua nomiĝas Verdaj bomboj kontraŭ grizaj katakomboj, sed ambaŭ dialogas kun la “estetiko de la absurdo”; tio estas, normaligo de situacioj, kiuj ja defias ĉian nurracian analizon, ĉu en politika nivelo (kiel nordkore(an)o premiita per vojaĝo al... Nov-Jorko!), ĉu entute fantazieca situacio, kiel subtera tre futurisma civilizo, kie estas milito inter du grupoj da homoj, kiuj violente sin detruas: fundamentistoj kaj reformistoj...

Bone, vi jam konstatis, ke la verko ne estas ja tiom absurda, ĉu ne? Ĝi ja estas polemika, sed sufiĉas viziti kelkajn el la Esperantaj grupoj en Fejsbuko por ke vi sentu la “amikeblan etoson” de niaj pacaj batalantoj... kaj tio estas la plej grava motivo por ke vi donu al Usonen! kaj Verdaj bomboj kontraŭ grizaj katakomboj iom pli da atento, ĉar tiu libro diras multe pli, ol oni perceptas je la unua momento.

Fine, mi ne povas fini tiun ĉi recenzon sen laŭdo al la kuraĝo de Eldonejo Libera, kiu sinprezentis al la defio publikigi ĉi tiun verkon. Estu certa: la nepoj vin benos!"

Referencoj redakti

  1. Revuo Esperanto "Verko polemika, sed kuraĝa" recenzita de Fernando Pita, p. 258 la decembra numero 2022

Eksteraj ligiloj redakti