Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

Agrablan kunlaboradon deziras al vi

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, 80.146.216.52!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange 15:51, 19. Mar 2004 (UTC)

Gratulojn por la ekkontribuado per Teozofio kaj Esperantologio, norma au preskriba. Tamen bonvolu atenti la vikipedian stilon kaj konformiĝi al ĝi. Bonvolu tajpi ĉu x-e ĉu unikode sed ne surogate.


dankon pro via afabla bonvena saluto! Mi estas Helmut Welger, mi hodiaŭ enmetis la artikolojn pri teozofio, Hilelo, Ora Regulo. Mia retadreso estas helmut.welger @ gmx.de.
Kun afablaj salutoj, Helmut Welger 19-a de marto 2004


Helmut, Bonvolu krei por vi konton kaj prezenti vin en via persona paĝo. Tiel aperos via subskribo post viaj kontribuoj kaj estas pli agrable scii kiu redaktis kion. Arno Lagrange 09:47, 30. Mar 2004 (UTC)
Saluton Arno, mi supozas, ke mi ne povas krei konton, ĉar momente mi povas eniri interreton nur de fremda komputoro. Mia propra modemo ne funkcias.

Afable salutas Helmut Welger 19:07, la 30-an de Marto 2004.

Tute ne, Helmut via vikipediista konto estas sendependa de la alirpunkto. Kreu ĝin de iu ajn komputilo kaj vi retrovos ĝin per iu ajn alia. La servilo konservas viajn identigilon kaj pasvorton. Sufiĉos ke ĉiufoje vi ensalutu dum uzanto de persona komputilo povas aŭtomatigi tion. Arno Lagrange 17:39, 30. Mar 2004 (UTC)
Dankon, Arno, pro la informo. Mi sekvis vian konsilon kaj ensalutis. --Helmut Welger 17:47, 30. Mar 2004 (UTC)

Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.