Tiu ĉi paĝo estas arĥivo de malnovaj diskutoj.
Bonvolu ne redakti la enhavon de la paĝo. Se vi deziras aldoni temon, jen mia diskutpaĝo!

  ARĤIVO  

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Fabio Bettani/2009!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 12:04, 11. Sep 2006 (UTC)

Dosiero:Věra Podhradská.jpg redakti

Saluton,

mi volas demandi, kial vi envicigis la foton de Věra Podhradská inter forigendajn artikolojn. La foton enmetis mi, sed mi tute ne komprenas, kio al vi ne plaĉas. Mirek

Navigila linio redakti

Estimata WinstonSmith, la navigila linio estas fosilo el la pasiteco, sed ĝi ne estas praktike uzata nun. Ni uzis tian linion kiam ni ne havis kategoriojn. Nun kategorioj estas pli utilaj kaj preferataj. Dankon pro via laboro kaj intereso! Amike salutas Yekrats 14:29, 25. Jun 2007 (UTC).

Kategorioj redakti

Bonvolu ne forigi kategoriojn el artikoloj. GL. Petr Tomasovsky@diskkont 06:37, 22. Apr 2008 (UTC)

Legenda redakti

Ciao Winston scusa se scrivo in Italiano... senti un po': nell'immagine dell'Eurozona dovremmo applicare un template per le legende che non esiste in esperanto... Ci puoi pensare tu?? --Maks84eo 11:51, 9. Nov 2008 (UTC)

Kara! vi kreis {{Ĝermo/kategorio‎‎}} dum jam ekzistis {{Ĝermokategorio/nomo}} tute samcela. Bv rimarki ke mi ŝaparis kodadon per ={{{1}}}j kiam nur temas pri uzi pluralon. AL @ 23:55, 27. Dec 2008 (UTC)

Mi opinias ke ni povus evoluigi {{Vivtempo}}, kiu jam akceptas la valorojn VIVANTA, NEKONATA, ... aldoneblus funkcioj kiuj kontrolus ĉu ekzistas "kategorio ...into en jaro" kaj se la teksto estas malpreciza kiel "1736 aŭ 1738", tio estu traktita alimaniere. Eventuale povus esti aldonita parametro al {{Bio}} MortoJaroKomento en kiu oni povus meti tiajn aferojn sen plikompligi la ŝablonojn. AL @ 19:32, 29. Dec 2008 (UTC)

Strangas via ŝanĝo {{#ifexist:Kategorio:Mortintoj en {{{2|}}}|Mortintoj en {{{2}}}|Nekonata mortojaro}} : se la kategorio Mortintoj en jaro xxx ne jam estis kreita, tiam la artikolo estas ordigita en kategorion Kategorio:Nekonata mortojaro kiu estas antauvidita por homoj kies precizan mortojaron oni ne konas. Tamen la jaro ĉi kaze estas konita, nur la respektivan kategorion neniu jam kreis. AL @ 21:36, 29. Dec 2008 (UTC)
Saluton Winston, mi principe ne estas kontraŭ la ekzistado de ŝablono Bio, sed mi ne kulpas pri tio, ke la komencaj informoj el la ŝablono aperu ankaŭ en la komenco de la paĝoj. Necesas korekti ĝin tiel, ke la informoj estu samtempe kaj en la komencoj de la paĝoj kaj en la ŝablono, por ke okaze de interŝanĝo de la ŝablonoj ne malaperu la komenca teksto el la paĝoj, kiel ekz. vidu Anna Magnani kaj via menciita Renato Corsetti. Kerio 17:59, 30. Dec 2008 (UTC)

Alilingvaj ligiloj redakti

Saluton. Mi trarigardas viajn lastajn artikolojn pri urboj en Usono aŭ aliaj geografiaj artikoloj. Mi vidas, ke ofte vi ne enmetas alilingvajn ligilojn, kvankam tiuj ekzistas. Se vi ne konas la sistemon, vidu, serĉu en li Vikipedio, ĉu anglalingva, itallingva ktp la sama loko kaj en redaktu prenu de la fino la alilingvajn ligilojn, algluu ilin al la esperanta redakto kaj enmetu en la alilingva (almenaŭ en unu) la esperantan ligilon, tio estas [[eo:nomodelaartikolo]]. Dankon.--kani 03:05, 3. Jan 2009 (UTC)

Informkesto biografio ankoraŭ ne taŭga redakti

Saluton, WinstonSmith. Vi pluraspekte malplibonigis la artikolon pri Bruno Migliorini:

1. Vi enmetis vian "informkeston biografio". Se entute devus esti "informkesto Esperantisto".

2. Via informkesto aŭtomate kreas la unuan frazon de artikolo. Ties vortumado ne kongruas pri la normoj kaj reguloj de Vikipedio. Nome ĝi donas la rezulton (miaj emfazoj):

"Bruno Migliorini [bruno miljorini] (naskiĝinta en Rovigo [devus esti dato antaŭ loko] la 19-an de novembro 1896 – [komo, ne streko] mortinta en Florenco la 18-an de junio 1975) estis itala lingvisto, esperantisto kaj eminenta figuro en la Esperanto-movado."

Kiel interkonsentite de la komunumo ĝuste estas:

"Bruno MIGLIORINI [miljorini] ('naskiĝis la 19-an de novembro 1896 en Rovigo, mortis la 18-an de junio 1975 en Florenco) estis itala lingvisto kaj eminenta figuro en la Esperanto-movado."

Bonvolu adapti la tekston al la normoj, vd. Vikipedio:Gvidilo por biografioj.

3. Via informkesto aŭtomate aldonas la kategorion "Viroj". Ĝi estas tro vasta, nehelpa kaj pro tio superflua balasto. Bonvolu forstreki ĝin el via algoritmo.

4. Via informkesto aŭtomate aldonas ŝtatanecon. Ĉe Migliorini, kiu ĉiam estis italo, tio ne estas problemo. Sed ekzistas multaj personoj, kiuj havis plurajn ŝtatanecojn samtempe aŭ unu post la alia. Por tio via informkesto ne estas sufiĉe fleksebla. Gravas la enhavo, kaj ŝablonoj devas adaptiĝi al la bezonoj de la enhavo, ne inverse!

5. Vi anstataŭigis la klarigon "(en la itala)" per la ŝablono (itale). Klara teksto estas multe pli facile komprenebla ol iuj enigmaj mallongigoj. Vikipedio estas retirema pri mallongigoj, eĉ (prave) konsilas ne skribi "ekz.", sed "ekzemple", vidu Helpo:Kiel verki bonan artikolon. Vikipedio krome (prave) estas retirema pri tro multaj litero-stiloj. Ankaŭ tiun regulon malobservas la ŝablono ŝanĝanta al alia skribo kaj al grasa skribo por tute flanke informo. Do ne estas plibonigo per tiu ŝablono.

6. Fine vi ŝanĝis la citon de la fonto-verko. Sur ĝi estas indikata "Roma 1982" (ĉar ĝi estas en la itala) kaj ne "Romo 1982". Indikoj pri verkoj principe estu precize tiel, kiel oni citas ilin laŭ bibliografiaj reguloj.

Mi pro tiuj motivoj nuligos viajn ŝanĝojn. Pardonu, se mi iom klare skribas, sed mankas tiom da enhavo en la Esperanta Vikipedio, ke mi ne estas feliĉa, se oni devas perdi sian tempon per reŝanĝo de (jam kontentigaj) formalaĵoj.

Mi tamen pensas, ke via informkesto povos esti grava paŝo al unuecigo kaj faciligo de la tajp-laboro pri biografioj. Sed unue vi adaptu ĝin al la minimumo intertempe pene interkonsentita, eble helpe de aliaj.

Amike Helga Schneider 19:07, 3. Jan 2009 (UTC)

Mi provis enmeti la ŝablonon {{bio}} en la artikolon Ba Jin kaj trovis ke ne eblas respekti la ĉinan nomordon (BA Jin) nek mencii ke temas pri pseŭdonomo (vera nomo Lǐ Fèigān) nek aldoni nacilingvan formon de la nomo ĉine 李芾甘 kaj pseŭdonomo 巴金. Ĉu laŭ vi eblus evoluigi la ŝablonon por funkciigi tiujn eblecojn ? AL @ 23:10, 7. Jan 2009 (UTC)

Viaj plibonigoj ŝajnas tute taŭgaj ĉe Ba Jin AL @ 22:01, 8. Jan 2009 (UTC)
Saluton. Mi proponas aldoni la ŝablonon {{Ŝanĝu ŝablonon}} al {{Bio}}. Ekzemplo troviĝas en {{Informkesto insulo}}. La suprasoraba ekvivalento, laŭ kiu mi kreis la ŝablonon, tie jam troviĝas en ĉiuj informkestoj. La unue menciita ŝablono aldonas tri ligilojn al la informkesto; la unuan por vidi ĝin, la duan por diskuti pri ĝi kaj la trian por redakti ĝin. Kerio jam provis tion, sed li malkonvene uzis la parametrojn kaj tial malfaris la aldonon. Kore --Tlustulimu 20:19, 9. Jan 2009 (UTC)
Saluton. Dankon pro via aldoneto. Mi jam rigardis la rezulton en la artikolo Albert Einstein kaj la helverda malsupra informkesta linio same bone aspektas kiel en la originala vikipedio. Kore --Tlustulimu 21:00, 9. Jan 2009 (UTC)

Ne alidirektu ĝustajn titolojn redakti

Ne alidirektu ĝustajn titolojn: Provinco XY estas ĝusta, signifas Provinco (nomata) XY. Ĉu vi alidirektis vilaĝojn kun persona nomo en titolo (kun vorteto di) Narvalo 13:59, 6. Feb 2009 (UTC)

Oh, mi denove haste agadis (timante amasan alidirektadon), sed vere vi pravas. Narvalo 14:06, 6. Feb 2009 (UTC)

Ĝermolandokategorio redakti

Vi kun granda fervoro ŝanĝis ĉiujn aperojn de {{Ĝermolandokategorio}} per {{Ĝermokategorio}} preteratentante ke vi malplenigis la kategorion Kategorio:Ĝermoj laŭ landoj en kiu la unua ŝablono ordigis la kategoriojn dum la alia tion ne faras. Ne estis vere «la efiko de la du ŝablonoj estas la sama». Tion vi povintus suspekti rimarkinte ke mi kreis ambaŭ antaŭ du monatoj, vi povintus demandi vin kial mi kreis du apartajn kaj zorge uzis ĉu unu-n ĉu alian. Estas bedaŭrinde ke vi pasigis energion pro zorge malkonstrui ion kion mi zorge konstruis. Kiom da perdita energio ! AL @ 14:18, 7. Feb 2009 (UTC)

Vi tre lerte korektis la problemon. Gratulojn AL @ 16:39, 7. Feb 2009 (UTC)

Ŝablono Libro redakti

Saluton Winston, estus bele, se dum la semajnfino vi havus iom da tempo por legi kaj prikomenti Ŝablona diskuto:Informkesto Esperanto-libro/provejo. Dankon! --PaulP - Disk. 20:08, 24. Apr 2009 (UTC)

Ups, vi sentis, ke mi estas skribanta al vi, ĉu ne? :-) --PaulP - Disk. 20:10, 24. Apr 2009 (UTC)
Resaluton, ĉu vi ankaŭ povas rigardi mian proponon pri "kategori-arbo" en Vikipediisto:PaulP#Literaturo? Plurloke mi adaptis ĝin laŭ viaj konsiloj en la ŝablona diskutejo. --PaulP - Disk. 14:56, 28. Apr 2009 (UTC)

ĝi ne rilatas la Esperanto-movadon, ĉu? redakti

Resaluton Winston! Tute prava rimarko. Fakte, ĉiuj artikoloj, kiuj venas origine el "Enciklopedio de Esperanto" ricevis la kategorion Kategorio:Esperanto-movado, kio ofte ĝustas, sed tre ofte ne. Mi jam korektis plurajn dekojn, sed restas ankoraŭ tre multaj korektindaj. --PaulP@diskkont 09:39, 30. Maj 2009 (UTC)

Ĉu Fabio? redakti

Ĉu vi estas tiu Fabio, kiu konis dum MJS, en lasta majo? Mi estas Michael, ĉu vi memoras? :) Bonan verkon! --→ Airon 20:39, 28. Jun 2009 (UTC)

Propono rilate al la baloto redakti

Saluton Winston! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en la baloto pri landnoma unueco.

Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.

La kvara alternativo havas klare pli da voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.

Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon de la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile. Marcos 22:02, 29. Jun 2009 (UTC)

Grazie, caro, per l'aiuto. Ti chiedo, per favore, se posso contare su di te, per la traduzione in Esperanto di alcune pagine che voglio aprire. Prometto: al massimo una-due pagine la settimana.

Grazie mille

Rei Momo 10:10, 23. Nov 2009 (UTC)

Kopirajtŝablono redakti

Saluton, WinstonSmith! vi certe pravas pri via komento en la diskutpaĝo pri la guglo-bildo, kiun mi alŝutis. Bonvolu ŝanĝi al pli ĝusta kopirajtŝablono, ĉar mi vere ne spertas pri tio. Antaŭdankeme, Bea 14:45, 15. Dec 2009 (UTC)

Adverto redakti

--→ Airon 16:19, 31. Dec 2009 (UTC)

Mi devus skribi vin poste sed mi eraris... Mi vidis, ke vi sendis min retmesaĝon per Ipernitio (mi legis ĝin nur hieraŭ ĉar la enkursigilo rompiĝis). Mi volonte povas helpi vin, sed mi ne scias se mi partoprenos al la festivalo, ĉar mi devos elteni la ŝtatan ekzamenon. Bonan 2010! Kore, --→ Airon 16:48, 31. Dec 2009 (UTC)
Tiu ĉi paĝo estas arĥivo de malnovaj diskutoj.
Bonvolu ne redakti la enhavon de la paĝo. Se vi deziras aldoni temon, jen mia diskutpaĝo!
Reiri al la uzanto-paĝo de "Fabio Bettani/2009".