i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Zecchin Armando!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 06:11, 9 Jun. 2015 (UTC)

Nikolao la 3-a (papo) redakti

Estas nekongruaĵoj inter la titolo Nikolao la 3-a (papo) kaj artikolo pri Nikolao la 2-a. Ĉu oni devas alinomigi la artikolon al 2-a, se ne estos alia papo la 3-a. Estas ankaŭ malkongruaĵoj de tiu artikolo kun la datoj en Listo de papoj.--kani (diskuto) 11:33, 20 Jun. 2015 (UTC)

Ŝajnas esti eraro de la uzanto. Mi alinomis la artikolon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 12:59, 20 Jun. 2015 (UTC)
Dankon. En ordo.--kani (diskuto) 18:17, 13 Sep. 2015 (UTC)

El (semida dio) redakti

Saluton. Bonvolu ne laboregi min, ĉefe per kroma nenecesa laboro via. Vi metis tri foje la saman artikolon. Por tio estas ilo alidirektilo. Se vi ne scias uzi ĝin, demandu. Tamen estas tiu blua sageto kiun oni vidas super la redakta paĝo. Vi povas havi tri titolojn por la sama artikolo, sed bonvolu ne meti tri artikolojn.--kani (diskuto) 10:24, 11 Sep. 2015 (UTC)

Saluton. Mi bedaŭras komuniki al vi, ke vi eraris perlaborante tiun artikolon, ĉar jam ekzistis esperanta versio de la hispana es:Mitología de Mesopotamia nome Mezopotamia mitologio. Nun la solvo estas preni el via artikolo la savendan materialon kaj meti ĝin en la jam ekzistintan, kaj poste konverti la artikolon en alidirektilo por Mezopotamia mitologio. Mi petos al lia aŭtoro kaj fakulo pri antikvaj civilizoj helpi en tiu tasko.--kani (diskuto) 18:59, 27 Sep. 2015 (UTC)

Tio jam estis farita.--kani (diskuto) 18:59, 28 Sep. 2015 (UTC)

Groto de Makpela redakti

Saluton, Armando. Dankon pro la artikolo Groto de Makpela, kiun mi ĵus ligis per vikidatuma ero d:Q204200 al la hispana artikolo kaj tie ligitaj. Sed mi havas demandon pri la nun forigita frazo Tiu artikolo devas esti ligita al la hispana “ Tumba de los Patriarcas “, kaj ne al tiuj entrudiĝantaj aŭtomate. Kio laŭ vi estas "entrudiĝintaj aŭtomate"? --Tlustulimu (diskuto) 10:21, 7 Okt. 2015 (UTC)

Saluton, Armando. Ĉu via diskutopaĝo ne funkcias ĉe vi? --Tlustulimu (diskuto) 14:59, 9 Okt. 2015 (UTC)