Václav ČERNÝ (naskiĝis la 26-an de marto 1905 - mortis la 2-an de julio 1987) estis ĉeĥa literatura sciencisto, kritikisto kaj tradukisto el latinidaj lingvoj en la ĉeĥan. Li trovis kaj eldonis perditan dramon de Pedro Calderón „Un gran duque de Gandia (1963).

Václav Černý
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1905 (1905-03-26)
en Jizbice
Morto 2-an de julio 1987 (1987-07-02) (82-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥafrancahispanaitalaportugala
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo • lycée Carnot • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo • Examination Board for Teachers at Secondary Schools of Charles University
Memorigilo Václav Černý
Okupo
Okupo filozofopedagogotradukistoverkisto • bohemicist • instruisto • literaturkritikisto • literaturhistoriisto • literatursciencisto • romanisto • universitata instruisto • man of letters • redaktisto
vdr

Kiel 16-jarulo li forveturis al Francio studi ĉe liceo en Dijon, poste li studis ĉe la filozofia fakultato de Karola Universitato en Prago kaj laboris ĉe Instituto de Slavaj Lingvoj en Ĝenevo, kie li en 1931 habilitiĝis pri literatura komparatistiko. Post reveno al Prago li habilitiĝis ankaŭ pri latinidaj literaturoj (1936).

Li partoprenis multajn polemikojn pri kulturo kaj kritiko, fondis kaj eldonis monatan gazeton pri la kritiko. Fine de la dua mondmilito li estis enkarcerigita. Post la milito li fariĝis profesoro ĉe la Karola Universitato, sed en 1951 li estis eksigita kaj laboris kiel ordinara laborulo de la Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj. En 1968 li estis venigita reen al la universitato, sed en 1969 denove eksigita. Kiel emerito li verkis sian memorlibron.

Liaj sciencaj interesoj koncernis mezepokon, barokon, romantismon kaj modernon.

Verkoj redakti

  • Ideové kořeny současného umění. Bergson a ideologie romantismu (1929, Ideaj radikoj de la nuntempa arto. Bergson kaj ideologio de la romantismo)
  • Essai sur le titanisme dans la poésie romantique occidentale entre 1815 et 1850 (1935)
  • Karel Čapek (1936)
  • Esej o básnickém baroku (1937, Eseo pri la poezia baroko)
  • Rasismus, jeho základy a vývoj (1939, Rasismo, ĝiaj bazoj kaj evoluo)
  • Meditace o romantickém neklidu (1941, Meditado pri la romantisma maltrankvilo)
  • Polibek na usměvavá ústa. Dantovská studie (1943, Kiso sur la ridetantan buŝon. Studo pri Dante.)
  • Pozdrav mrtvým (parolado, 1945, Saluto al la mortintoj)
  • Francouzská poezie 1918-1945 (Franca poezio 1918-1945)
  • Boje a směry socialistické kultury (1946, Bataloj kaj direktoj de la socialisma kulturo)
  • Zpěv duše (1946, Kanto de la animo)
  • Osobnost, tvorba a boj (1947, personeco, kreado kaj batalo)
  • První sešit o existencionalismu (1948, La unua kajero pri ekzistencionalismo)
  • Staročeská milostná lyrika (1948, Malnovĉeĥa am-liriko)
  • Druhý sešit o existencialismu (1948, Dua kajero pri ekzistencionalismo)
  • Il Boemo maestro Zavosio e l‘Italia (1949)
  • Jaroslav Seifert. Náčrt k portrétu. (1954, Jaroslav Seifert, skizo de portreto)
  • Staročeský Mastičkář (1955, Malnovĉeĥa Ungventisto)
  • Emile Verhaeren a jeho místo v dějinách volného verše. (1955, Emile Verhaeren kaj lia loko en la historio de libera verso)
  • Lid a literatura ve středověku, zvláště v románských zemích (1958, La popolo kaj literaturo en la mezepoko)
  • Staré francouzské kroniky (antologio, 1962, Malnovaj francaj kronikoj)
  • Vzdálený slavíkův zpěv (trubadora liriko, 1963, Malproksima kantado de najtingalo)
  • Knížka o Babičce (1963, Libro pri Avineto)
  • Stredoveká dráma (1964, Mezepoka dramo)
  • Dantovský medailón (1966, Danteska medaliono)
  • Rainer Maria Rilke, Prag, Böhmen und die Tschechen (1966)
  • Co je kritika, co není a k čemu je na světě (1968, Kio estas la kritiko, kio ĝi ne estas kaj kial ĝi ekzistas)
  • Claudel et la Bohęme (1969)
  • Studie a eseje z moderní světové literatury (1969, Studoj kaj eseoj pri la moderna mondliteraturo)
  • Studie a eseje ze starší světové literatury* (1969, Studoj kaj eseoj pri la malnova mondliteraturo)
  • Sborník pětadvacíti (1969, Esearo de dudekkvino)
  • O povaze naší kultury (1981, Pri la karaktero de nia)
  • Tvorba a osobnost (1993, Krado kaj personeco)
  • Paměti (1979, 1994, Memorlibro)
  • V zúženém prostoru (1994, En funela spaco)
  • Úvod do literární historie (1969/1970, 1993, Enkonduko en la literaturan historion)
  • Eseje o české a slovenské próze (1994, Eseoj pri la ĉeĥa kaj slovaka prozoj)
  • Vývoj a zločiny panslavismu (1995, Evoluo kaj krimoj de panslavismo)
  • Skutečnost svoboda: Kulturně-politické stati a polemiky z let 1945-1948 (1995, Realo libero: Kulture-politikaj eseoj kaj polemikoj de 1945-1948)
  • Soustavný přehled obecných dějin literatury naší vzdělanosti (1996/98, Kompleksa supervido pri ĝenerala historio de la literaturo de nia civilizacio)
  • Až do předsíně nebes (1996, Ĝis la antaŭĉambro de la ĉielo)
  • Čtrnáct studií o baroku našem i cizím (1996, Dek kvar studoj pri la baroko nia kaj fremda)
  • Rozmluvy s Václavem Černým (1998, Interparoloj kun Václav Černý)
  • André Gide (2002)