V. K. Krishna Menon

Vengalil Kriŝna Kurup Kriŝna Menon (3a de Majo 1896 – 6a de Oktobro 1974) esits barata politikisto, nekariera diplomato kaj naciisto. Li estis priskribita kiel la dua plej pova homo en Barato,[1][2] post sia aliancano, la unua Ĉefministro de Barato, Jawaharlal Nehru.[3] Li verkis la unuan skizon de la Prefaco al la Konstitucio de Barato,[4][5] iniciatis la ideon de la Konstitucifara Asembleo de Barato[5] kaj estis la arkitekto, kaj la stampanto de la nomo de la Movado de Nealiancitaj Landoj.[6][7]

V. K. Krishna Menon
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1896 (1896-05-03)
en Thalassery
Morto 6-an de oktobro 1974 (1974-10-06) (78-jaraĝa)
en Delhio
Religio hinduismo vd
Lingvoj anglahindia vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Presidency College • Londona Lernejo de EkonomikoUniversitato-Kolegio de Londono • Zamorin's Guruvayurappan College • Universitato de MadrasoUniversitato de Londono • Govt. Ganapath High School for Boys vd
Partio Barata Nacia Kongreso vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis proparolanto de la barata delegitaro en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj el 1953 ĝis 1962, en la sesioj de la Konsilio de Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj el 1953 ĝis 1956, kaj por la Dekoklanda Komitato por Malarmado. Li estis membro de la Barata Nacia Kongreso kaj ankaŭ iam membro de la Brita Laborista Partio.

Fama pro sia elokventa, brila kaj karisma personeco, Menon inspiris disvastigitan laŭdon same kiel koleran malaprobon kaj en Barato kaj en Okcidento. Por liaj apogantoj, li estis entziasma defendanto de Barato kontraŭ la okcidenta imperiismo, kio fame "montris al la blankuloj ilian lokon".[8] Por liaj okcidentaj kontraŭantoj, li estis la "malica genio de Nehru".[9] La usona prezidento Dwight Eisenhower karakterigis lin kiel "minaco ... regata de ambicio por nomtriĝi la mastra internacia manipulanto kaj politikisto de la epoko", sed la barata prezidento K.R. Narayanan laŭdis lin kiel vera granda homo. Jardekojn post sia morto, Menon restas enigma kaj polemika figuro.

Estante junulo, Menon servis fondanta eldonisto de la Pelikana presilo de Penguin Books.[10] Li kondukis la transmaran alon de la hindia sendependiga movado, lanĉante la Hindian Ligon en Londono, agreseme kampanjante ene de Britio por akiri publikan apogon por la Hindia sendependigo, kaj postulante la subtenon de la tutmondaj potencoj kiel de Sovetunio. En la tuja tajdo de sendependeco, Menon aperis kiel inĝeniero kaj parolantoj por la eksterlanda politiko de Barato, kaj, pli ĝenerale, arkitekto de la Movado de Nealiancitaj Landoj. Li estris la diplomatajn misiojn al la Unuiĝinta Reĝlando kaj al Usono, kaj distingiĝis en diplomataj aferoj kiel la Sueza krizo. En 1957, Menon markis la registron por la plej longa parolado (8 horojn) antaŭ la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj defendante la rajtojn de Barato al la disputata teritorio Kaŝmiro, en procezo kiu havigis al li disvastigitan popularecon kaj la kromnomon "Heroo de Kaŝmiro".[11]

Reveninte al Barato, li estis ripetite elektita al ambaŭ ĉambroj de la barata parlamento el distriktoj tiom variaj kiel Mumbajo, Bengalio, kaj Trivandrum en sia naskoŝtato Keralo. Li servis kiel senpostena ministro kaj poste kiel Ministro pri Defendo, kontrolante la modernigon de la Barataj Armitaj Fortoj kaj la disvolvigo de la barata milit-industria komplekso, kaj iniciatinte la baratan aneksadon de Goa. Li rezignis en la ondo de la Ĉin-barata Milito, post akuzo pri mankoj de militpreparo de la flanko de Barato, sed restis konsilisto de Nehru, membro de parlamento kaj veterana politiksito ĝis sia morto.[12]

Notoj redakti

  1. The 1962 Election in North Bombay. Arkivita el la originalo je 18a de Marto 2012.
  2. Fuller, C. J.. (30a de Decembro 1976) The Nayars today – Christopher John Fuller – Google Books. ISBN 9780521290913.
  3. Michael Brecher, kaj Janice Gross Stein, eld., India and world politics: Krishna Menon's view of the world (Praeger, 1968).
  4. Krishna Menon drafted Constitution's preamble. The Hindu.
  5. 5,0 5,1 The Many Lives of V.K. Krishna Menon. Carnegie Endowment for International Peace.
  6. Why ditch the non-aligned movement?. Business Line.
  7. V.K. Krishna Menon, the 'evil genius' behind the non-aligned movement. The Print.
  8. Vasant Nevrekar: Krishna Menon Arkivigite je 2021-06-23 per la retarkivo Wayback Machine. Colaco.net.
  9. 'Nehru's Evil Genius' | Sunil Khilnani. Outlookindia.com.
  10. Penguin Books | Making Britain. Alirita 2017-11-04.
  11. T. J. S. George. (1965) Krishna Menon: A Biography. Taplinger.
  12. Brecher, kaj Stein, eld., India and world politics: Krishna Menon's view of the world (1968).

Bibliografio redakti

  • Abraham, Itty. “From Bandung to NAM: Non-alignment and Indian Foreign Policy, 1947–1965,” Commonwealth & Comparative Politics 46#2 (2008): 195-219.
  • Brecher, Michael. "Elite Images and Foreign Policy Choices: Krishna Menon's View of the World." Pacific Affairs 40.1/2 (1967): 60-92. online
  • Brecher, Michael, and Janice Gross Stein. India and world politics: Krishna Menon's view of the world (Praeger, 1968).
  • George, T. J. S.. (1965) Krishna Menon: A Biography. Taplinger.
online free to borrow
  • Lengyel, Krishna_Menon (1962) online free
  • McGarr, Paul M. "‘A Serious Menace to Security’: British Intelligence, V.K. Krishna Menon and the Indian High Commission in London, 1947–52." Journal of Imperial and Commonwealth History 38.3 (2010): 441-469.
  • McGarr, Paul M. "“India's Rasputin”?: V.K. Krishna Menon and Anglo–American Misperceptions of Indian Foreign Policymaking, 1947–1964." Diplomacy & Statecraft 22.2 (2011): 239-260.
  • Janaki Ram V. K. Krishna Menon: a personal memoir (1997)
  • Ramesh, Jairam. (2019) A chequered brilliance : the many lives of V.K. Krishna Menon. Haryana, India: Penguin Random House India. ISBN 9780670092321.

Eksteraj ligiloj redakti