Vajŝeŝiko

(Alidirektita el Vaiśeṣika)

Vajŝeŝiko, Vaišéšika, VaisheshikaVaiśeṣika (sanskrite वैशेषिक) estas unu el la ses skoloj de Hinda filozofio (Vedaj sistemoj) el antikva Hindio. En siaj fruaj stadioj la Vajŝeŝiko estis senndependa filozofio kun siaj propraj metafiziko, epistemologio, logiko, etiko kaj savscienco.[1] Laŭlonge de la tempopaso, la sistemo Vajŝeŝiko iĝis simila en siaj filozofiaj proceduroj, etikaj konkludoj kaj savscienco el la Njaja skolo de Hinduismo, sed retenis sian diferencon pri epistemologio kaj metafiziko.

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

La epistemologio de la Vajŝeŝika skolo de Hinduismo, kiel Budhismo, akceptis nur du fidindajn rimedojn por atingi la sciaron: nome percepto kaj inferenco.[2] [3] Kaj la Vajŝeŝika skolo de Hinduismo kaj Budhismo konsideras siajn respektivajn skribaĵojn kiel nedisputeblaj kaj validaj rimedoj al sciaro, la diferenco estas ke la skribaĵoj konsideritaj validaj kaj fidondaj fontoj por Vajŝeŝiko estas la Vedoj.

La Vajŝeŝika skolo estas konata pro sia rigardo en naturalismon.[4][5] Ĝi estas formo de atomismo en natura filozofio.[6] Ĝi postulis, ke ĉiuj objektoj en la fizika universo estas redukteblaj al paramāṇu (atomoj), kaj la propraj spertoj estas derivitaj el la interagado de substanco (funkcio de atomoj, ties nombro kaj ties spaca aranĝo), kvalito, aktiveco, ofteco, partikulareco kaj inherenco.[7] Ĉio estas komponita de atomoj, kvalitoj aperantaj el atomaroj, sed tiuj agregado kaj naturo de tiuj atomoj estis antaŭdeterminita de kosmaj fortoj. La Ajivika metafiziko inkludis teorion de atomoj kiu estis poste adaptita en la Vajŝeŝika skolo.[8]

Laŭ la Vajŝeŝika skolo, sciaro kaj liberigo estas atingeblaj nur per kompleta kompreno de la mondo de la sperto.[7].

La Vajŝeŝika "darŝano" estis fondita de Kanada Kaŝjapa ĉirkaŭ la 6a al la 2a jarcento a.K.[9][10][11]

Notoj redakti

  1. Amita Chatterjee (2011), Nyāya-vaiśeṣika Philosophy, The Oxford Handbook of World Philosophy, COI:10.1093/oxfordhb/9780195328998.003.0012
  2. DPS Bhawuk (2011), Spirituality and Indian Psychology (Editor: Anthony Marsella), Springer, ISBN 978-1-4419-8109-7, p. 172
    • Eliott Deutsche (2000), en Philosophy of Religion: Indian Philosophy Vol 4 (Eldonisto: Roy Perrett), Londono: eldonejo Routledge, ISBN 978-0815336112, pp. 245-248;
    • John A. Grimes, A Concise Dictionary of Indian Philosophy: Sanskrit Terms Defined in English, State University of New York Press, ISBN 978-0791430675, p. 238.
  3. Dale Riepe (1996), Naturalistic Tradition in Indian Thought, (ISBN 978-8120812932), pp. 227-246
  4. Kak, S. 'Matter and Mind: The Vaisheshika Sutra of Kanada' (2016), Mount Meru Publishing, Mississauga, Ontario, (ISBN 978-1-988207-13-1).
  5. Analytical philosophy in early modern India J Ganeri, Stanford Encyclopedia of Philosophy
  6. 7,0 7,1 Oliver Leaman, Key Concepts in Eastern Philosophy. Routledge, (ISBN 978-0415173629), 1999, p. 269.
  7. Basham 1951, pp. 262-270.
  8. Jeaneane D. Fowler 2002, pp. 98-99.
  9. Oliver Leaman (1999), Key Concepts in Eastern Philosophy. Routledge, (ISBN 978-0415173629), p. 269
  10. J Ganeri (2012), The Self: Naturalism, Consciousness, and the First-Person Stance, Oxford University Press, (ISBN 978-0199652365)