Val Kilmer

usona aktoro

Val Edward KILMER (31a de Decembro, 1959)[1][2] estas usona aktoro.[3] Dekomence aktoro de teatro, Kilmer famiĝis per aperoj en komediaj filmoj, starte per Top Secret! (1984) kaj Real Genius (1985), same kiel pro la militagada filmo Top Gun (1986) kaj la fantazia filmo Willow (1988).

Val Kilmer
Persona informo
Naskonomo Val Edward Kilmer
Naskiĝo 31-an de decembro 1959 (1959-12-31) (64-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lernejo Juilliard • Chatsworth High School • profesia lernejo Hollywood vd
Familio
Patro Dorris Eugene Kilmer vd
Patrino Gladys Ekstadt vd
Edz(in)o Joanne Whalley vd
Infanoj Jack Kilmer • Mercedes Kilmer vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • poeto • voĉaktoro • scenaristo • televida aktoro • teatra aktoro • filmproduktoro vd
Aktiva dum 1981– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kilmer atingis laŭdon pro sia ludado kiel Jim Morrison en la filmo de Oliver Stone The Doors (1991). La steluleco de Kilmer pluis, ĉar li estis ofte elektita kiel ĉefrolulo en filmoj laŭditaj de kritiko kiel la vakera filmo Tombstone (1993), kaj la krimdramoj True Romance (1993), kaj Heat (1995). Li anstataŭis Michael Keaton en la ludado de Bruce Wayne/Batman en la filmo de Joel Schumacher Batman Forever (1995). Li plue aktoris en filmoj kiel The Ghost and the Darkness (1996), The Island of Dr. Moreau (1996), The Saint (1997), The Prince of Egypt (1998), Pollock (2000), Alexander (2004), Kiss Kiss Bang Bang (2005), Déjà Vu (2006), Bad Lieutenant: Port of Call New Orleans (2009), kaj Song to Song (2017). "Se estas premio por la plej neagnoskita ĉefa viro de lia generacio, Kilmer estu tio," skribis la kritisto Roger Ebert, "li montris gamon de roluloj tiom konvinke ke plej verŝajne plej granda parto de homoj, eĉ nune, ne konstatas, ke ili estis rigardante la saman aktoron."[4]

Ekde 2015, Kilmer en sia privata vivo luktis kontraŭ gorĝo-kancero; li suferis operacion en sia traĥeo kio damaĝis siajn voĉajn kordojn ĝis la punkto ke li tre malfacile povis paroli. Li suferis ankaŭ ĥemiterapion kaj du traĥeotomiojn.[5][6][7][8] En 2020, li publikigis sian memorlibron titolitan, I'm Your Huckleberry: A Memoir.[9] Lia lukto estis registrita en 2021 per dokumenta filmo titolita Val kiu dokumentis siajn karieron kaj sanproblemojn. La filmo premieris en la Festivalo de Cannes kaj ricevis kritikajn laŭdojn.[10] En 2022, Kilmer reprenis sian roloj kiel Iceman, reunuiĝinte kun Tom Cruise, en Top Gun: Maverick (2022). Li estis unu el la plej bone pagitaj aktoroj de la 1990-aj jaroj; filmoj en kiuj li aperis enspezis ĉirkaŭ 3.5 mil milionojn de usonaj dolaroj tutmonde.[11]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Val Kilmer Biography: Film Actor (1959–)". Biography.com (FYI/A&E Networks). Arkivita el la originalo la 5an de Majo, 2016. Alirita la 31an de Oktobro, 2016.
  2. "'If my name wasn't Valentine, I might enjoy the day'". The Irish Times. Alirita la 7an de Januaro, 2023.
  3. Nigeria, Post (23a de Januaro, 2023). "Val Kilmer Net Worth, Height, Birthday, Biography, Age, Parents". Arkivigite je 2023-02-03 per la retarkivo Wayback Machine PostNGR. Alirita la 3an de Februaro, 2023.
  4. Ebert, Roger (3a de Aprilo, 1992). Thunderheart Arkivita la 12an de Oktobro, 2012, en Wayback Machine. Chicago Sun-Times. Alirita en 2011-03-06.
  5. Abramovitch, Seth (20a de Decembro, 2017). "Val Kilmer Opens Up About Battling Cancer and His Kids' Showbiz Ambitions". The Hollywood Reporter. Alirita la 21an de Decembro, 2017.
  6. Pappademas, Alex (21a de Aprilo, 2020). "Val Kilmer Doesn't Believe in Death". Men's Health. Alirita la 23an de Aprilo, 2020.
  7. Day, Nate (3a de Aŭgusto, 2020). "Val Kilmer says he's doing great after tracheotomy: 'I feel a lot better than I sound'". Fox News. Alirita la 5an de Aŭgusto, 2020.
  8. Taffy Brodesser-Akner (6a de Majo, 2020). "What Happened to Val Kilmer? He's Just Starting to Figure It Out". The New York Times Magazine. Alirita la 14an de Aŭgusto, 2020.
  9. Kilmer, Val (2020). I'm Your Huckleberry: A Memoir. Simon and Schuster.
  10. D'Alessandro, Anthony (27a de Majo, 2021). "Amazon Studios Takes U.S. & Latin America On 'Val', A24 Documentary About Actor Val Kilmer". Deadline Hollywood. Alirita la 27an de Majo, 2021.
  11. "Val Kilmer - Box Office". The Numbers.

Eksteraj ligiloj redakti