Petro Valdo

(Alidirektita el Valdo)

Petro Valdo (1140-1218?) estis fondinto, dum la 12-a jarcento en Liono, de religia grupo, kiu estis deklarita hereza kaj pli poste (16-a jarcento) aliĝis al protestantismo. Li aktivis en Liono kiel komercanto kaj, sekve de plia konvertiĝo laŭ rigidaj preceptoj de kristanismo, komencis prediki la neceson de konvertiĝo de la tuta kristanaro kaj precipe de la ekleziuloj; sed ankaŭ praktike kontraŭis aŭ ignoris dogmojn de la eklezio pro kio li kaj lia grupo estis forigitaj el la eklezio, nome ekskomunikitaj. Rilate tion, tamen, la historio informas ke Petro Valdo revenis al la Eklezio kaj akceptis la vidpunktojn de la eklezio kaj mortis repacigita kun ĝi.

Petro Valdo
Statua figuro de Valdo el Liono, en Worms
Statua figuro de Valdo el Liono, en Worms
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1140 (1140-01-01)
en Liono
Morto 1-an de januaro 1217 (1217-01-01) (77-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo teologo • tradukisto • tradukisto de Biblio • komercisto
vdr

Lia nomo redakti

Ĉu lia kromnomo estis origine "Vaudès" aŭ "Valdès" oni diskutas dum “Valdo” certe italingve estas plurdokumente atestata. [1]

Rilate la nomon “Petro”, ĝi atribuiĝis al li nur en 14-a jarcento, tio estas 150 jarojn post lia morto: eble per ĝi oni celis reliefigi kelkan karakteron de lia misio similan al tiu de la apostolo Petro [2].

Biografio redakti

En 1179, Valdo kune kun kelkaj el siaj disĉiploj pilgrime, kaj havigi aprobon por sia kuntraton, iris al Romo. Ili estis kontentige ricevitaj de la papo Aleksandro la 3-a sed malpli varme de la Roma kurio. Ili devis ekspliki siajn kredajn vidpunktojn antaŭ kolegio de tri ŝanĝitaj ekleziuloj, aparte rilate la punktojn kiuj estis dibatitaj inter la tiama eklezia intelektularo kiel Universala sacerdoteco, evangelio en la vulgara lingvo, la devo de plia malriĉeco en la vivo de eklezia institucio, pri Eŭkaristio... Valdo kaj ties amikoj al la komisiono ne ŝajnis serioze konsiderindaj; enketanta grupo, al kiu partoprenis ankaŭ Walter Map, ekleziulo reprezentanto de la reĝo de Anglio Henriko la 2-a, ilin demandis pri precizaj punktoj de teologio, al kiuj ili ne sciis respondi[3]. La renkonto fruktis nenion kaj Valdo kaj liaj akompanantoj, dekomence suspektitaj je herezo, estis la saman jaron malaprobitaj en la Tria Laterana Koncilio pro iliaj religiaj tezoj, sed ne ekskomunikitaj.

En tiu koncilio ili petis la rekonon pri sia kunfraton “Malriĉuloj de Liono” kaj la permeson prediki dum liturgiaĵoj. La unu peto ricevis konsenton, la dua, laŭ kelkaj kronikistoj, ne. [4]

Dekomence la grupo de “Malriĉuloj de Liono” (tiel ili estis indikataj foje) estis protekta de la ĉeepiskopo de Liono de Pontivy, iom sentema pri la reformantaj tezoj de la movado, poste forigita el la urbo ordone de la posteulo, Jean Belles-mains, pro nekatolikaj pozicioj ĉiam pli evidentiĝantaj en la movado, fine ĝi rifuĝiĝis kaj instaliĝis en la altaj Piemontaj Valoj kaj en kelkaj landoj de Francio. Tio estis al ago naskanta la Valdanan Eklezion. La doktrinon de tiu eklezio, kaj do de Petro Valdo, estis poste kondamnita kun ekskomuniko en la Koncilio de Verono de 1184 kaj denove pli detale en la Kvara Laterana Koncilio en 1215.

Teologiaj kaj kredaj tezoj de Valdo kaj ties disĉiploj redakti

Necesas antaŭmeti ke la kreddoktrino de Valdo kaj Valdanoj estas tre fora el tiu de katarismo: ili fakte konfesas la Triunuon kaj Jesuon veran Dion kaj veran homon, kaj malŝatas la geedzajn seksajn rilatojn kiel malbonon ktp. Dekomence ĉe kelkaj kreiĝis konfuzo kaj alertiĝis ekleziaj aŭtoritatuloj.

Jean-Baptiste Henri Lacordaire tiel resumas la motivojn de tiuj kondamnoj de Valdaj tezoj: “li asertis la neeblecon savi la eklezion per la eklezio, Li deklaris ke la “Edzino” de Jesuo Kristo hereze falis sub Konstanteno, akceptante terajn posedaĵon: ke la roma eklezio estas la granda prostituitino pri kiu en la Apokalipso, la patrino de ĉiuj eraroj; ke la prelatoj estas Skribistoj kaj la religiuloj Fariseoj; ke roma pontifiko kaj ĉiuj episkopoj estas mortigantoj; ke la klerularo devas ne posedi nek kampojn ne dekunaĵojn; ke estis peko doti preĝejojn kaj monaĥejojn kaj ke ĉiuj kleruloj devas perlabori sian panon per siaj manoj por imiti la apostolojn; fine ke li mem, Valdo, almondiĝis por reestabli sur originaj fundamentoj la veran socion de la filoj de Dio; ke li aparte negis la realan ĉeeston de Kristo en la eŭkaristio”.

Pro lia iniciato, kaj elspezante el siaj poŝoj la tradukon de iuj bibliaj libroj al la provenca lingvo ĉirkaŭ 1180, li puŝis la popolan intereson por aŭskultado en la propra lingvo legadon de la biblio, kaj samtempe helpis por la konsistiĝo de la vulgara lingvo. Estus interesa ne limiĝi skizi paralelon inter Valdo kaj sia samtempa Francisko el Asizo. Dume emerĝu tio: ambaŭ ekpredikis sed Francisko ion faris post la permeso de la loka episkopo; ambaŭ lanĉis reformon sed Francisko celis reformi si mem kaj la siajn kaj per tio atingis la tutan eklezian socion kaj rifuzis riproĉi ĉasi kulpojn de ekleziuloj ĉar ĉiuj havas la evangelion inspiranto kaj juĝanto; ambaŭ formis societon de nova evangelia vivo, sed Francisko tion volis sub juĝo de la eklezio; ambaŭ nedoktaj, Francisko pasadis horojn antaŭ Eŭkaristio.

Valdana movado redakti

Se Valdo, sekve, reviziis sian religian pensadon, lia movado pludaŭris (kaj pludaŭras) sekvi lian principojn: liaj adherantoj plejparte rifuĝigis en la altaj Valoj de Piemonto (Italio) kie ankaŭ suferis persekutojn flanke de adherantoj al katolikismo. En la dua duono de la 16-a jarcento multaj valdanoj adheris al protestantismo.[5]

 
Katedralo de Liono

Valdo, kiel dirite, evitis ĉiujn ekleziajn cenzurojn ĉar lia kredo iom post iom rekonfesis katolikismon.

Artikoloj komplementaj redakti

Bibliografio redakti

  • Père Antoine Dondaine, Aŭ origines du valdéisme, Une profession de foi de Valdès, in «Archivum Fratrum Praedicatorum», 16, Roma, 1946
  • Jean Gonnet et Amedeo Molna, Les Vaudois au moyen-âge, Éditions Claudiana, Turin, 1974
  • Jean Jalla, Pierre Valdo, Éditions "Je sers", Paris et Labor et Fides, Genève, 1934
  • Amedeo Molnar, Storia dei Valdesi, Tome 1 : Dalle origini all'adesione alla Riforma, Éditions Claudiana, Turin, 1989
  • Giorgio Tourn, Les Vaudois, L'étonnante aventure d'un peuple-église, Éditions Claudiana, Turin, 1999, ISBN 88-7016-322-9
  • Les Vaudois du Luberon par Bernard Appy. Éditions Ampelos.
  • "L'hérésie des pauvres, Vie et rayonnement de Pierre Valdo" par Bernard Félix, 224 pages • Labor&Fides • ISBN 2-8309-1045-1 • 27 € • FS 38 • mai 2002.
  • Les Vaudois du Dauphiné par Eugène Arnaud. Éditions Ampelos.
  • "Vie de saint Dominique" par Henri-Dominique Lacordaire, 339 pages • Cerf • ISBN 978-2-204-08484-0 • 24 € • 2007.

Pri “Kredkonfeso” de Valdo redakti

  • A. Dondaine, Aŭ origines du Valdéisme. Une profession de foi de Valdès, en «Archivum Fratrum Praedicatorum», 16, Romo, 1946
  • K. V. Selge, Die ersten Waldenser, Berlino, 1967
  • R. Cegna, Fede ed etica valdese nel Quattrocento, Torino 1982
  • E. Peretto, Movimenti spirituali laicali del Medioevo, Roma 1985
  • L. Paolini, Eretici del Medioevo. L'albero selvatico, Bologna, 1989.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Gonnet G., Pierre Valdo ou Vaudès de Lyon? Bulletin de la Société de l'Histoire du Protestantisme Français; Thouzellier C., Considérations sur les origines du valdéisme; I Valdesi e l'Europa. Torre Pellice, 1982, p3-25; Gabriel Audisio, Les Vaudois: Naissance, vie et mort d'une dissidence de XII – XVI siècles, Éditions Albert Meynier, Turin, 1989, P9-10.
  2. Gabriel Audisio, Les Vaudois: Naissance, vie et mort d'une dissidence – XVI siècles, Éditions Albert Meynier, Turin, 1989, P9.
  3. Walter Map - De nugis curialium (Anecdotes de courtiers).
  4. . Sed pri tio ne estas mencio en la kanonoj de la Koncilio. Voĉo kuris ke Valdo ricevis permeson, rekte de la papo, prediki kondiĉe ke li obeu al sia episkopo, kiu certe postulus katolikan kredkonfeson. Similaĵo okazis ankaŭ por la samtempa sankta Francisko, sed por tiu lasta eblas dokumenti
  5. La valdanoj de Francio kunfinancis la unuan franclingvan eldonon de la Biblio, el hebrea kaj greka lingvoj. Tiu eldono (1532) estas menciata kiel “Olivetana” el la nomo de la eldonisto.

Eksteraj ligiloj redakti