Vali RÁCZ [rAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rácz Vali estis hungara aktoro, kantisto (mezosoprano). Ŝia edzo estis Péter Halász.

Vali Rácz
Vali Rácz
Vali Rácz
Persona informo
Naskonomo Rácz Valéria
Naskiĝo la  25-an de decembro 1911(nun 1911-12-25)
en Hungario Gölle (Hungario)
Morto la 12-an de februaro 1997
en Germanio Munkeno (Germanio)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Péter Halász
Infano Monica Porter
Okupo
Okupo kantistoaktoro
TTT
Retejo https://valiracz.com
vdr
Vali Rácz en filmo

Vali Rácz [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1911 en Gölle, ŝi mortis la 12-an de februaro 1997 en Munkeno (Germanio).

Biografio redakti

Vali Rácz frekventis gimnazion en Kaposvár, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1932. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Városi, poste al Teatro Magyar, sed pli frue jam dum la studentaj jaroj ŝi havis malgrandajn rolojn en filmoj. Antaŭ kaj dum la 2-a mondmilito ŝi estis populara kantisto, konata kiel la hungara Marlene Dietrich. Inter 1938 kaj 1944 ŝi kantadis en kafejo (kabaredo). Dum la nazia erao ŝia hejmo estis kaŝejo de 5 judoj. Post la 2-a mondomilito ŝi ricevis rolojn en malgrandaj pluraj ĉefurbaj teatroj. Ŝi faris ankaŭ kanzonajn koncertojn. En 1946 ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn (1950, 1952). Post la Hungara revolucio de 1956 la plena familio disidis al Ameriko. Ekde 1970 ili vivis en Londono, ekde 1975 en Munkeno. En 1992 ŝi ricevis ordenon Justuloj inter la popoloj.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Pókháló (1936) - kantistino
  • Toprini nász (1939) - kantistino
  • Majális (1943) - primadono
  • Stabil a csók (1946, mallonga filmo)
  • Az élet hídja (1955)

Fontoj redakti