Valsad

urbo en la ŝtato Guĝaratio, Barato

Valsad, laŭ guĝarata lingvo વલસાડ, laŭ hindia lingvo वलसाड, historie Bulsar estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en suda parto de subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo venis el la guĝarata lingvo, ĉar kreskiĝas tie multe da banjanoj.

Valsad
urbo
Administrado
Poŝtkodo 396001
Demografio
Geografio
Geografia situo 20° 38′ N, 72° 56′ O (mapo)20.63333333333372.933333333333Koordinatoj: 20° 38′ N, 72° 56′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Valsad (Guĝarato)
Valsad (Guĝarato)
DEC
Valsad
Valsad
Situo de Valsad
Valsad (Barato)
Valsad (Barato)
DEC
Valsad
Valsad
Situo de Valsad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valsad [+]
vdr
Strato en Valsad

Demografio redakti

Valsad havis populacion de 231 756 en 2021 kun legopovo de 92%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

 
Urba panoramo en Valsad

Geografio redakti

Valsad situas laŭ riverbordo kaj la Araba Maro ne estas tro for. La supermara alteco estas 13 m. La Araba Maro troviĝas nur 4, iama portugala kolonieto kaj urbo Daman 26, Vapi 27, Navsari 38, Surat 67, Baruĉ 122, Mahuva 133, Malegaon 166, Mumbajo 183, Vadodara 191, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 270, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 292, tutlanda ĉefurbo Delhio 992, Kolkato 1610 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Historie Valsad longe apartenis al ŝtato de Bombajo. Dum la sendependiĝo en 1947 la loĝantoj voĉdonis pri Barato kaj alia naskiĝanta najbara ŝtato Pakistano, poste multe da homoj formigris al Pakistano.

Ekonomio redakti

Valsad estas agrikultura urbego, kie la ĉefa produktaĵo estas la mango (frukto). En la urbego troviĝas marketo kun pli ol 300 mango-butikojn. Krome ekzistas grava kemia firmao.

Lingvoj redakti

En Valsad la oficiala lingvo estas la guĝarata, sed estas vaste konata ankaŭ la hindia, maratia kaj la angla.

Religioj redakti

En Valsad plejparto de la populacio estas hinduoj (85%) kaj muslimoj (10%), iomete estas ĝajnistoj (2,5%) kristanoj (1%).

Eduko redakti

En Valsad la plej alta eduko okazas en kolegioj.

Klimato redakti

Valsad troviĝas en savanoklimato (Aw). Jare pluvas averaĝe 1500 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, inter oktobro kaj majo praktike ne pluvas. La temperaturo varias inter 21-32 °C.

 
Stacidomo de Valsad

Trafiko redakti

Valsad havas trairan fervojan linion kun stacidomo laŭ la etapo Delhio-Mumbajo. La stacidomo konstruiĝis en 1925. Al aliaj urboj kaj proksimaj vilaĝoj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. 4 vojoj kuras al la urbego. 4 pontoj helpas la trafikon. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Daman kaj Surat.

Vidindaĵoj redakti

 
Ponto ĉe Valsad

Fontoj redakti

  • WikiTrans