Mahuva

urbo en la ŝtato Guĝaratio, Barato

Mahuva, laŭ guĝarata lingvo મહુવા, laŭ hindia lingvo महुवा estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Guĝarato, en distrikto de Bhavnagar.

Mahuva
BAPS Mandir Mahuva.jpg
Administrado
Poŝtkodo 364290 [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 21° 5′ N, 71° 48′ O (mapo)21.083371.8Koordinatoj: 21° 5′ N, 71° 48′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Mahuva
Situo de Mahuva

Map

Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Templo en Mahuva

DemografioRedakti

Mahuva havis populacion de 120 685 en 2021.

GeografioRedakti

Mahuva situas preskaŭ laŭ marbordo de golfo de Araba Maro en sudorienta parto de duoninsulo Katiavaro laŭ malgranda rivero. Amreli troviĝas 79, Bhavnagar 86, Surat 113, Navsari 122, Baruĉ 133, Vapi 144, Veraval 145, Vadodara 200, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 230, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 254, Mumbajo 261, tutlanda ĉefurbo Delhio 1003, Kolkato 1722 kilometrojn (aere) [1].

HistorioRedakti

Dum la sendependiĝo en 1947 la loĝantoj voĉdonis pri Barato kaj alia naskiĝanta najbara ŝtato Pakistano, poste multe da homoj formigris al Pakistano.

EkonomioRedakti

La ekonomio de Mahuva estas ĉefe agrikultura, iomete industria. La agrikulturo produktas blankajn kaj ruĝajn cepojn. Ties prilaboro okazas en la urbo. Aliaj kultivaĵoj estas arakidoj, kotonoj kaj kokosoj. Menciindas la tranĉado kaj polurado de diamantoj kaj oni produktas ankaŭ lignajn ludilojn. Proksime jam laŭ la marbordo estas rapide kreskanta havenurbo.

LingvojRedakti

En Mahuva la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj hindia.

ReligiojRedakti

En Mahuva plejparto de la populacio estas hinduoj kaj muslimoj, iomete estas ĝajnistoj kaj kristanoj.

EdukoRedakti

En Mahuva la plej alta eduko okazas en 2 kolegioj.

KlimatoRedakti

En Mahuva jare pluvas plej ofte pro la musonoj, en aliaj monatoj apenaŭ aŭ neniam pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 18-27 °C.

TrafikoRedakti

Mahuva estas finhaltejo de la fervoja reto. Enurbe motoraj rikiŝoj kaj taksioj haveblas. Al aliaj urboj kaj proksimaj vilaĝoj aŭtobuso liveras la pasaĝerojn 3 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Bhavnagar. Pramoj estas alireblaj ĉe la marbordo ekde 2017 al Bhavnagar kaj Baruĉ.

VidindaĵojRedakti

  • pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj
  • du publikaj parkoj
  • marborda strando proksime

FontojRedakti

  • WikiTrans