Vanessa MINNILLO (Angeles, 9-an de novembro 1980) estas filipina-usona modelo, televidoprezentistino kaj aktorino. En 1998 ŝi elektiĝis kiel Miss Teen USA.

Vanessa Minnillo
Persona informo
Vanessa Lachey
Naskiĝo 9-an de novembro 1980 (1980-11-09) (43-jaraĝa)
en Angeles
Lingvoj angla vd
Loĝloko Charleston vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Bishop England High School vd
Familio
Edz(in)o Nick Lachey vd
Profesio
Okupo aktoro • televida prezentisto • partoprenanto de belec-konkurso • modelo • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1998– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Vanessa naskiĝis en 1980 kaj havas du jare pliaĝan adoptitan fraton. Ŝia patrino estas de filipina deveno. Pro la laboro de ŝia patro ĉe la Usona Aerarmeo ŝi ofte transloĝis kaj vivis en Vaŝingtonio, Kalifornio, Nevado, Florido, Germanio kaj Japanio. La gepatroj de Minnillo disiĝis en 1983 kaj divorcis en 1986. Ŝia patrino reedziniĝis kun USAF-kunlaboranto kaj ili transloĝis al Turkio. En 1990 ili devis foriri de tie pro la Golfa milito (1990-1991). Sekve ŝi ekloĝis ĉe la patro en Charleston kaj ekde tiam ne revidis ŝian patrinon. En tiu periodo Minnillo trapasis ok diversajn lernejojn.

En la lernejo en Charleston ŝi fariĝis kuraĝigistino (chearleader). En 1996 ŝi partoprenis al la Miss South Carolina-konkurso kaj gajnis. Je la 17-a de aŭgusto 1998 ŝi ankaŭ partoprenis al la Miss Teen USA-elektado kaj ankaŭ gajnis. Post tio ŝi direktis sin al la finstudado de la fakoj, aktorado, modelado kaj televidoprezentado. Ŝi plurfoje aperis en Maxim's kaj je la Hot 100 of-listo de tiu magazino. De 2005 ĝis 2007 ŝi estis sur la 62-a, la dekkvina kaj la 35-a loko.

Je la 15-a de julio 2011 Minnillo geedziĝis kun Nick Lachey, kun kiu ŝi ekde la 15-a de aprilo 2006 kunestas. Ili loĝas nuntempe [kiam?] en Holivudo, Kalifornio. En 2012 ili ekhavis ilian unuan infanon (filo), sekvata de filino en 2015 kaj dua filo en 2016.

Eksteraj ligiloj redakti