Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bobinskij Vasil (ukraine Василь Бобинський; 1898-1938) estis poeto kaj esperantisto. Naskiĝis en nuna Lviva provinco, lernis en gimnazioj de Lvivo kaj Vieno. Militis dum la Unua mondmilito, apartenis al Ukrainaj siĉ-pafistoj. 1920 - migris al Kievo, kie fariĝis komunisto. Revenis al Lvivo, kie redaktis literaturajn revuojn. Pro persekutoj de pola polico Bobinskij kun familio iris al sovetia Ukrainio, al Ĥarkivo, kie partoprenis antaŭdoktorajn studojn ĉe la Akademia Instituto de Literaturo.

Vasil Bobinskij
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1898 (1898-03-11)
en Ĉervonohrad
Morto 2-an de januaro 1938 (1938-01-02) (39-jaraĝa)
en gulaga laborpunejo
Mortis pro nenatura morto vd
Mortis per pafvundo vd
Lingvoj Esperantoukrainagermanarusafrancapola vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario • Okcident-Ukrainia Popola Respubliko • Ukraina Popola RespublikoDua Pola RespublikoSovetunio vd
Partio Communist Party of Western Ukraine vd
Profesio
Okupo poeto • esperantistoĵurnalistotradukisto vd
Laborkampo literary activity • poezioĵurnalismo • translating activity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Unu el fondintoj de la ukraina erotika poezio: sonetaro Nokto de l'amo (ukraine - "Ніч кохання"), 1921-1922, eldonita en 1923.

1933 - arestita pro aparteno al ukraina naciisma organizaĵo, mortpafita en 1938.

Lian poemon "Kanto de flugilhavaj centaŭroj" (1924) esperantigis Volodimir Pacjurko (Ukraina Stelo, 1991, 5).