Vaskeresztes [vaŝkeresteŝ] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. La vilaĝo signifas hungare: ferokruca. La germana nomo estas Grossdorf.

Vaskeresztes
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9795
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 340  (2023) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 12′ N, 16° 27′ O (mapo)47.19363888888916.447461111111Koordinatoj: 47° 12′ N, 16° 27′ O (mapo) [+]
Areo 9,12 km² ( 912 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Vaskeresztes (Hungario)
Vaskeresztes (Hungario)
DEC
Vaskeresztes
Vaskeresztes
Situo de Vaskeresztes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vaskeresztes [+]
vdr
Panoramo de Vaskersztes
Preĝejo de Vaskersztes ĉe la rojo Pinka

Bazaj informoj redakti

Historio redakti

Vaskeresztes estis loĝata jam en la ferepoko. Ankaŭ keltoj postlasis ŝpurojn. Dum la mezepoko ĝi longe apartenis al abato de Pornóapáti. Baldaŭe estiĝis du vilaĝoj: Magyarkeresztes kaj Németkeresztes (hungara kaj germana "keresztes"). En 1920 la vilaĝoj trovis sin apud la nova landlimo, en la aŭstra flanko. Iom poste la landlima komisiono redonis ilin al Hungarlando. En 1929 la du vilaĝoj unuiĝis. Post 1945 ferkurteno konstruiĝis laŭ la aŭstra limo. La vilaĝo estis vizitebla nur per permesilo. En 1989 la ferkurteno estis malkonstruita, oni trovis ĉe la limo netuŝitan zonon dum 40 jaroj. La loĝantaro plejparte estas germanlingva kaj okupiĝas pri vinberoj.

En Vaskeresztes migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵo estas romkatolika Preĝejo Sankta Nikolao (Vaskeresztes).