Vauffelin

komunumo de Svislando


Vauffelin (en la germana lingvo: Füglisthal) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 438 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Vauffelin
Blazono de Vauffelin
Blazono de Vauffelin
Blazono de Vauffelin
Kanalo de Suze en Frinvillier, komunumo Vauffelin
Kanalo de Suze en Frinvillier, komunumo Vauffelin
Kanalo de Suze en Frinvillier, komunumo Vauffelin
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 589493 / 226169 (mapo)47.1863888888897.3Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 18′ O; CH1903: 589493 / 226169 (mapo)
Nombro de loĝantoj 438
Areo 5,96 km²
Alteco 707 m super marnivelo
Poŝtkodo 2537 Vauffelin
2535 Frinvillier
Komunumkodo 0447
Mapo de Vauffelin
Mapo de Vauffelin
Mapo de Vauffelin
vdr

Vauffelin, Frinvilliers kaj Plagne formas ekde la unua de januaro 2014 la komunumon Sauge.

Geografio redakti

Vauffelin situas nordoriente de la urbo Bielo en seka valo norde de la ĵurasa montkresto Bözingenberg. En okcidento la komunumo etendiĝas al la ravino de Suze, kie tie trapasas la sudan nontoĉenon de la Ĵuraso. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vauffelin kaj Frinvillier (kiu situas okcidente de Suze, sude de la ravino), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,96 km², de kiuj 56,8% estas kovritaj de arbaro, 35,7% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vauffelin limas en nordo al Plagne, en okcidento al Romont, en sudo al Pieterlen, en sudokcidento al Bielo, en okcidentsudokcidento al Orvin, kaj en okcidento al Péry.

Trafiko redakti

En okcidento de la komunumo tra Frinvillier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 kaj la svisa aŭtovojo A16 de Bielo al Delemonto. Frinvillier disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La vilaĝo Vauffelin mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas la vojo n-ro 1325. Ĝin konektas la poŝtaŭtolinio de Bielo al Romont al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vauffelin datiĝas el la jaro 1228 kiel Vualfelim [3], dum la unua mencio de Frinvillier datiĝas el la jaro 1393 kiel Frunwelier.[4] La du vilaĝoj dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Erguel en la Princepiskopejo Bazelo. De 1797 ĝis 1815 Vauffelin kaj Frinvillier kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[5] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Vauffelin voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[6]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti