Veľké Dvorníky, hungare Nagyudvarnok estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La slovaka historia nomo estis Dvorníky na Ostrove.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 3 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1252. Tiam loĝis tie reĝaj servistoj de fortikaĵo de Pozsony. En 1910 loĝis en la vilaĝo 389 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. Inter 1960-1990 Malé Dvorníky kaj Veľké Dvorníky unuiĝis. En 2001 loĝis en la vilaĝo 795 da homoj, (762 hungaroj, 25 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti