Velušovce
Velušovce, hungare Velős [velOŝ] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. Ĝis 1899 la hungara loknomo estis Velusócz, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Velušovce situas laŭ rojo, meze de sakovojo. Piešťany troviĝas 9 km-ojn.
Historio redakti
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1389 en formo "Welys". En 1828 vivis tie 263 homoj en 34 domoj. En 1910 loĝis en Velős 381 homoj, (377 slovakoj, 3 germanoj, unusola hungaro). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Velušovce 505 homoj, (escepte 3 ĉiuj slovakoj).