Vera Muĥina
Vera Ignatievna MUĤINA (ruse Вера Игнатьевна Мухина) naskiĝis la 1-an de julio 1889 en Rigo, Rusia Imperio — mortis la 6-an de oktobro 1953 en Moskvo). Ŝi estis elstara soveta skulptistino.
Vera Muĥina | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de julio 1889 en Rigo |
Morto | 6-an de oktobro 1953 (64-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusia Imperio |
Alma mater | Académie de la Grande Chaumière • Académie de La Palette |
Familio | |
Edz(in)o | Alexey Zamkov |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • artisto • kostumdezajnisto • mododezajnisto |
Verkoj | Tchaikovsky Monument Laboristo kaj Kolĥozanino |
Ŝia plej fama verko estas la giganta monumento Laboristo kaj Kolĥozanino, kiu estis la plej grava elemento de la soveta pavilono en la Pariza Internacia Ekspozicio de 1937. Nun ĝi estas renovigita kaj ekde 2009 restaras apud Tutrusia Ekspozicia Centro en Moskvo. Ekde 1947 ĝi estas emblemo de la kinokoncerno Mosfilm.
Vera Muĥina estis enterigita en Novodeviĉje tombejo en Moskvo.
-
Ĉi-dome en Rigo Vera Muĥina naskiĝis
-
Vera Muĥina monumento en Moskvo
-
Ĉajkovskij monumento en Moskvo