Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto Vinohradiv en Transkarpata provinco

Bazaj informoj redakti

Verbovec, ukraine Вербовець, hungare Verbőc, estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv.

Situo redakti

Verbovec situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo kaj fervojeto preteriras. Vinohradiv troviĝas 15 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1251 en formo Vrbeuch. Ĝis 1920 Verbőc apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Nagyszőlős, poste al Ĉeĥoslovakio. Verbőc rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Verbovec apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Verbovec 1206 da homoj, (1088 hungaroj). Vilaĝservoj estas hungara lernejo, kulturdomo, vendejoj.

Vidindaĵo redakti

Fama nomportanto redakti