Vereb
Vereb estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Székesfehérvár.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 22 km²
- koordinatoj: 47°19′07″N 18°37′05″E
- Alto super marnivelo: 155-230 m
- Loĝantaro: 800
- Poŝtkodo: 2477
- Telefonprefikso: 22
Situo
redaktiLa vilaĝo situas laŭ traira flankovojo. Gárdony troviĝas 16, Bicske 23, Székesfehérvár 25, Ercsi 26, Érd 29 km-ojn.
Historio
redaktiAntaŭ la hungaroj la romianoj havis tie gravan vojon. La unua skriba mencio okazis en 1276 jam tiam en formo Vereb. Dum la turkoj la vilaĝo ne senhomiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo.
Vidindaĵoj
redaktiEn la komunumo troviĝas romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka de 1768 kaj kalvinana preĝejo.