Višňové (distrikto Revúca)

(Alidirektita el Višňové (Revúca))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Višňové

Višňové, hungare Kisvisnyó (kiŝviŝnjO) estas tre malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.

Višňové situas en la plej griza regiono

Situo redakti

Višňové situas sub monto 384 m-ojn alta, laŭ rojo, fine de longa sakovojo. Revúca troviĝas 15 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1296 en formo "Wysnow". En 1828 oni nombis 31 domojn kaj 254 homojn. En 1910 loĝis en Kisvisnyó 145 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Kisvisnyó apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Višňové nur 55 da homoj, (29 hungaroj, 13 slovakoj, 5 ciganoj).

Vidindaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti