Vidor Kassai
Vidor Kassai [kaŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kassai Vidor estis hungara aktoro, pentristo. Lia origina familia nomo estis Kossitzki [koŝicki] ĝis 1861, lia edzino estis Mari Jászai.
Vidor Kassai | |
---|---|
![]() Vidor Kassai | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kossitzki Vidor |
Naskiĝo | la 16-an de februaro 1840 en ![]() |
Morto | la 30-an de julio 1928 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Mari Jászai |
Okupo | |
Okupo | aktoro • pentristo |

Vidor Kossitzki [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1840 en Gyála (Hungara reĝlando, nuntempa Djala en Serbio), li mortis la 30-an de julio 1928 (laŭ alia informo la mortotago estas la 29-a) en Vác.
Biografio Redakti
Vidor Kassai frekventis mezlernejon en Makó, poste li estis komercisto, preĝeja pentristo pro la familia financa problemo. Li komencis sian aktoran karieron en Buda en koruso de György Molnár en 1861. Inter 1864 kaj 1867 li havis rolojn en pluraj regionaj teatroj, inter 1867-1869 li denove estis jam aktoro en Buda. Tie li konatiĝis kun Mari Jászai, ili geedziĝis en 1869, poste ili iris al Nacia Teatro (Kolozsvár). Post 2 jaroj ili eksgeedziĝis. Kassai en la sekvaj jaroj apartenis al pluraj regionaj teatroj, en 1878 li estis en Svislando, Londono kaj Parizo. Inter 1880 kaj 1898 li estis signifa aktoro de Népszínház, poste li pensiuliĝis. Li pentris portretojn pri kvardeko da aktoroj.
Elektitaj teatraj roloj Redakti
- József Gaál: A peleskei nótárius - germano
- Ede Tóth: A falu rossza - Gonosz Pista
- Jacques Offenbach:
- Szép Heléna - Menelaos
- Kofák - S-ino Mados
- Hervé: Lili - Saint Hypothése
Liaj libroj Redakti
- A bankban (Budapeŝto, 1889)
- Hullámok (Budapeŝto, 1890, poemoj)
- Furcsaságok (Vác, 1927)
Liaj elektitaj pentraĵoj Redakti
- Kislány rózsával
- Portreto pri József László (vidu la foton!)
Memorigiloj Redakti
- memortabulo en Vác
- busto en Vác (2005)
Fontoj Redakti
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo K, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto