Djala
Djala, serbe Ђала, slave Đala, hungare Gyála estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Novi Kneĵevac.
Bazaj informojRedakti
- Areo: km²
- Loĝantaro: 1000
- Poŝtkodo: 23335
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: KI
SituoRedakti
Djala situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ la hungara limo kun trapasejo (kontraŭe estas Tiszasziget), laŭ traira flankovojo, ĉe (ne funkcianta) fervojo al Ĉoka. Novi Kneĵevac troviĝas 12 km-ojn for.
HistorioRedakti
Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Torontál, en distrikto de Törökkanizsa, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Djala 1004 da homoj, (serboj 804 (80 %), hungaroj 99 (10 %), ciganoj 58 (6 %) kaj aliaj).
VidindaĵojRedakti
- ortodoksa baroka preĝejo
FamulojRedakti
En la iama Gyála naskiĝis hungara aktoro Vidor Kassai.