Tiszasziget [tisasiget] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Szeged. La nomo signifas Tiso-insulo. La historia nomo estis Ószentiván.

Preĝejo de Tiszasziget
Panoramo de Tiszasziget

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ la serba landolimo kun trapasejo. Ankaŭ Rumanio kaj Mures (rivero) estas proksime, Szeged troviĝas 13 km-ojn for. ĉi tie estas la plej profunda kampo de Hungario, super la marnivelo (75,8 m).

Historio redakti

La vilaĝnomo aperis unue en 1484 en formo Sziget. Fine de la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Serboj refondis la komunumon en 1746. Szeged en 1783 aĉetis la kampojn, sekve la serboj foriris al la nuna Újszentiván. Anstataŭ ili alvenis hungaroj, kiuj okupiĝis pri tabakoproduktado. En 1849 la hungara armeo grave malvenkis de la aŭstroj. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. En 1955 la vilaĝo ŝanĝis sian nomon el Ószentiván al Tiszasziget.

Vidindaĵo estas novgotika katolika preĝejo omaĝe al Sankta Antonio de Padovo de 1918. Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas.

Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando redakti

Dunasziget Gelsesziget Kertészsziget Kissziget Kunsziget
Máramarossziget Murasziget Őrisziget Szécsisziget Sziget
Sziget Szigetbecse Szigetcsép Szigethalom Szigetmonostor
Szigetszentmárton Szigetszentmiklós Szigetújfalu Szigetvár Tiszasziget
Torontálsziget