Siget in der Wart, hungare Őrisziget estas vilaĝeto en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando kaj en la distrikto Oberwart, en la komunumo Rotenturm an der Pinka.

Romkatolika preĝejo en Siget in der Wart
Luterana preĝejo en Siget in der Wart

Situo redakti

Siget in der Wart troviĝas en valo, laŭ negrava flankovojo. Oberwart troviĝas 6, Szombathely 30 km-ojn.

Historio redakti

 
Statuo en Siget in der Wart

La vilaĝo ricevis privilegiojn por gardado de limo en 1270. La unua mencio pri la loknomo devenis el 1352 en hungara formo "Zygeth", kiu signifas hungare: insulo. Tiutempe la vilaĝo situis inter marĉoj sur insulo. Tio defendis la loĝantojn de la malamikoj, neniam senhomiĝis, ankaŭ nun la loĝantoj estas hungaroj. En 1529 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 vivis en la komunumo 333 homoj (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Őrisziget apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. Dum la faŝisma periodo la hungaroj estis kruele subpremitaj, ili devis paroli nur germane. Estas menciinde, ke la komunumo longe troviĝis sur insulo, tial la militoj ne kaŭzis detruojn. La hungareco tie restis stabila, kontraŭe en la ceteraj vilaĝoj la hungaroj formortis pro la militadoj kaj alvenis precipe kroatoj kaj ankaŭ aŭstroj.

 
loka gastejo

Vidindaĵoj redakti

Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando redakti

Dunasziget Gelsesziget Kertészsziget
Kissziget Kunsziget Máramarossziget
Murasziget Őrisziget Szécsisziget
Sziget Sziget Szigetbecse
Szigetcsép Szigethalom Szigetmonostor
Szigetszentmárton Szigetszentmiklós Szigetújfalu
Szigetvár Tiszasziget Torontálsziget

Fontoj redakti