Ižakovci
Ižakovci [iĵakovci], hungare Murasziget [murasiget] estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en municipo de Beltinci. La historia hungara loknomo estis Izsakóc, la nova nomo riceviĝis pro la hungariga politiko.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Muro (rivero), laŭ traira flanka vojo. Fervojo Murska Sobota-Ljutomer preteriras.
Historio redakti
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Inter 1941-1945 Murasziget denove apartenis al Hungario, ekde 1991 al Slovenio. En 1946 vilaĝa festego okazis.
Vidindaĵoj redakti
- preĝejo el la 14-a jarcento
Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando redakti
Fontoj redakti
- slovena Vikipedio
- w.netlexikon.hu
- w.geopedia.si