Szigetbecse
Szigetbecse (sigetbeĉe), germane: Wetsch (vetŝ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Ráckeve. Sziget estas hungare insulo.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 1300
- Poŝtkodo: 2321
- Telefonprefikso: 24
Situo
redaktiSzigetbecse situas sur ebenaĵo, en suda parto de insulo Csepel (ĉepel). Ĝi ne havas fervojon, ĉefvojon kaj pramon, nur trairan flankovojon.
Historio
redaktiPost la turka erao germanoj alvenis. La vilaĝo estas ankaŭ feriejo. Tie pasigis sian junaĝon André Kertész fotoartisto. Pri li memorĉambro troviĝas en la komunumo.