Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/30

Akademio de Ateno

Ateno (greke Αθήνα [aTHIna] en greka prononco: [aˈθina], en antikva greka: Ἀθῆναι, Athênai), aŭ pli malofte Atenoj, estas la nuna ĉefurbo kaj plej granda urbo de Grekio. Nuntempe, en Ateno vivas proksimume 4 milionoj da loĝantoj.

La regiono de kaj ĉirkaŭ la urbo nomiĝas nun Atiko (samkiel dum la antikva epoko), kaj Ateno estas la regiona centro. La urba haveno Pireo estas nun aparta urbo: Ateno kaj Pireo estas du el la entute kvar provincaj distriktoj de Atiko. La internacia flughaveno de la urbo estas nomata laŭ Eleftherios Venizelos. Ekzistas metroo.

La civito Ateno estis dum la antikva epoko unu el la unuaj demokratioj, kaj estis tre grava centro de la helena civilizo. Ĝi estas unu el la plej antikvai urboj de la mondo, kaj ties registrita historio etendas al ĉirkaŭ 3,400 jaroj, kaj ties plej antikva homa setlado startis iam inter la 11a kaj la 7a jarmilo a.K.

La klasika Ateno estis pova urbo-ŝtato kiu stariĝis kongrue kun la pliiĝanta disvolvigo de la haveno de Pireo, kiu estis dekomence aparta urbo antaŭ ties aligo al Ateno en la 5a jarcento a.K. Ateno estis centro por arto, lernado kaj filozofio, hejmo de la Akademio de Platono kaj de la Liceo de Aristotelo, kaj ĝi estis amplekse referencata kiel la lulilo de la okcidenta civilizo kaj la naskoloko de la demokratio, ĉefe pro ties kultura kaj politika influo sur la Eŭropa kontinento, kaj partikulare sur la romianoj. En moderna epoko, Ateno estas granda kosmopolita metropolo kaj centro por la ekonomia, financa, industria, marvetura, politika kaj kultura vivo en Grekio. En 2012, Ateno estis rangigita kiel la 39-a plej riĉa urbo de la mondo laŭ aĉetopovo kaj la 67-a plej multekosta laŭ studo de la financa entrepreno UBS.

Ateno estas agnoskita kiel tutmonda urbo pro sia loko kaj gravo por ŝipaj konstruado kaj administrado, financo, komerco, amaskomunikiloj, distrado, artoj, internacia komerco, kulturo, edukado kaj turismo. Ĝi estas unu el la plej grandaj ekonomiaj centroj en sudorienta Eŭropo, kun granda financa sektoro, kaj ties haveno Pireo estas kaj la plej granda haveno por pasaĝeroj en Eŭropo kaj la dua plej granda en la mondo. La municipo (urbo) Ateno havis {664 046 loĝantojn (en 2011) ene de siaj administraciaj limoj, kaj terareon de 38,96 km². La urba areo de Ateno (Granda Ateno kaj Granda Pireo) etendas trans ties administraciaj municipaj urbolimoj, kun loĝantaro de 3 090 508 (en 2011) en areo de 412 km². En 2011, la funkcia urba areo de Ateno estis la 9-a plej loĝata en la Eŭropa Unio (nome la 6-a plej loĝata ĉefurbo de la EU), kun 3 828 000 loĝantoj. Ateno estas ankaŭ la plej suda ĉefurbo de la eŭropa kontinento (sed ne, se enkalkuli la eŭropajn insulajn teritoriojn).

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Rizo - Krotalo - Nutrado en antikva Grekujo