Viktor Szombathy
Viktor Szombathy [sombati], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szombathy Viktor estis hungara verkisto, tradukisto, redaktoro.
Viktor Szombathy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1902 en Rimavská Sobota | |
Morto | 12-an de aŭgusto 1987 (85-jara) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét [#] | |
Ŝtataneco | Hungario [#] | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd [#] | |
Memorigilo ![]() | ||
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Viktor Szombathy [1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1902 en Hungara reĝlando en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 12-an de aŭgusto 1987 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Viktor Szombathy abiturientis en 1920 en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Universitato de Budapeŝto. En 1928 li revenis al sia naskiĝurbo jam apartenanta al Ĉeĥoslovakio. Li havis diversajn postenojn en hungaraj kulturaj societoj. En 1940 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li laboris ekzemple en Hungara Nacia Banko kaj Hungara Radio, krome li redaktis diversajn revuojn. Li verkadis ĉefe porjunularajn verkojn.
Elektitaj publikaĵojRedakti
- Cserkészkaland (1926)
- Elesni nem szabad (1938)
- Az északi hegyek ölelésében (1964)
- Prága (1971)
- Megszólal a töröksíp (1988)
MemorigilojRedakti
FontojRedakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio