Katedralo de Wesel

(Alidirektita el Vilibrorda katedralo)

La Vilibrorda katedralo (germane Willibrordi-Dom) en Wesel, Germanio, ekestis ekde 1498 ĝis 1540 kiel malfrugotika baziliko de kvin navoj. La turo starigita en 1478 estas transprenaĵo de la trinava gotika konstruaĵo ekestinta inter 1424 kaj 1480.

Katedralo de Wesel
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj51° 39′ 25″ N, 6° 36′ 37″ O (mapo)51.656856.610139Koordinatoj: 51° 39′ 25″ N, 6° 36′ 37″ O (mapo)

Katedralo de Wesel (Nordrejn-Vestfalio)
Katedralo de Wesel (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio

Map
Katedralo de Wesel
Vikimedia Komunejo:  Willibrordi-Dom (Wesel) [+]
vdr
Okcidenta vidaĵo
Orienta vidaĵo

La Vilibrorda katedralo estas la urba preĝejo de Wesel, en kiu la protestantisma paroĥo solenas siajn diservojn. Ĉe la sabatoj antaŭ pasko kaj kristnasko kaj je specialaj okazoj oni festas ankaŭ ekumenismajn diservojn. Je elstaraj aranĝoj, ekzemple la fondado de urbĝemeleco la katedralo prezentas la solenejon. Okazas tie ankaŭ orgenkoncertoj kaj koncertoj kun religia muziko je partopreno de la eklezimuzikaj ensembloj de la katedralo, la katedrala ĥoro kaj la latunblova ensemblo. Krom tio en la katedralo okazas multaj aliaj artaj prezentadoj.

Konstruhistorio redakti

En la tempo de 781 ĝis 800 sur ĉi tiu loko staris trabfaka preĝejo. La domo estis dumpase de la jaroj plurfoje pligrandigata kaj novigata. En plej frua tempo la katedralo substaris sub abatejo de Echternach, tombopreĝejo de la frisa misiisto Vilibrordo. Kiel hansa urbo kaj ĉefurbo de la duklando Kleve la urbo rajtis en 1540 aliĝi al la reformacio. Pro la influo de religiaj rifuĝintoj ĝi fariĝis sekvatempe centro de reformita kristanismo. Tiu ĉi evoluo respeguliĝas ĝis nun en la modesta elformado de la preĝejointerno. Ĝis 1612 tie staris ankoraŭ pli ol 30 altaroj. Ekde 1883 ĝis 1896 oni renovigis la vilibrordan katedralojn per monrimedoj el lotadoj laŭ la tiam enmoda novgotika stilo. Je tio oni ankaŭ realigis la ĥorĉirkaŭirejon jam planitan en la mezepoko kaj starigis la 50 ekzistajn tombŝtonojn metitajn en la planko ĉe la murojn. Ĝis 1805 oni uzis la preĝejon ankaŭ kiel urban entombigejon.

Aliancanaj elaeraj bombatakoj kaj grenada bombardo je la fino de la Dua Mondmilito difektis kune kun la urbo Wesel ankaŭ konsinderinde la Vilibrordan katedralon. La rekonstruo okazis ekde 1948 laŭ la malfru-mezepoka versio. La novgotikaĵojn el la 19-a jarcento oni plejparte malkonstruis escepte la ĥorĉirkaŭirejon. Per starigo de ĥorejtureto en 1994, de kiu eksonas nun ĉiutage po kvar fojoj kariljonado, finiĝis la rekonstruo.

Literaturo redakti

  • Wolfgang Deurer: Willibrordi-Dom. Sed de suo resurgit rogo. B.o.s.s. Druck und Medien, Kleve 2005. ISBN 3-933969-51-4

Eksteraj ligiloj redakti