Mary Anne Virginia GABRIEL (la 7an de februaro 1825 – la 7an de aŭgusto 1877) estis angla kantisto kaj unu el la plej famaj komponistinoj de la mez-deknaŭa jarcento, kune kun la komponistinoj Charlotte Alington Barnard (Claribel) kaj Maria Lindsay [1]. Ŝi estis ankaŭ konita kiel S-ino. Georgo E. March.

Virginia Gabriel
Persona informo
Naskonomo Mary Ann Virginia Gabriel
Naskiĝo 7-an de februaro 1825 (1825-02-07)
en Banstead
Morto 7-an de aŭgusto 1877 (1877-08-07) (52-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo komponistokantisto
vdr

Vivo redakti

Virginia Gabriel studis pianon sub elstaraj instruistoj kiel Pixis, Dohler kaj Thalberg. Ankaŭ ŝi akiris bonan bazon pri komponado ĉe Molique kaj Mercadante. Ŝiaj fruaj verkoj estis forte markitaj per la itala stilo, influita de la instruado de Mercadante, kiel en la canzonetta ‘Se vi perdus min’ (Se mi perdi), eldonita en Londono en 1854.

Sed ĉirkaŭ 1860, kiam Virginia verkis la baladon ‘La kapitano kaj lia knabo’ (The Skipper and His Boy) por la famkonata baladkantistino Charlotte Sainton-Dolby (V. en m. 155), ŝi ricevis klaran pruvon de la aklamo kiun oni povus ricevi en ĉi tiu ĝenro. Tiu ĉi peco estis la unua granda sukceso de Virginia Gabriel: la komponisto Brinley Richards faris transskribon por piano, kaj ĝi baldaŭ estis en sia tria eldono.

Tiel, Virginia Gabriel turnis sian atenton al nova perceptita merkato: ŝi provis simple adapti, kun teksto de Arthur Matthison, la muzikon de ‘Ave Maria’ kiun ŝi komponis antaŭ dek jaroj, kaj tiel ŝi produktis la sukcesan baladon ‘Noktiĝo ĉe Maro’ (Nightfall at Sea). Virginia rimarkis la potencialon de la angla-stilaj kantoj kaj baladoj, tre konsumita muziko tiutempe. Fronte al ĉi tiu situacio, la komponistino decidis dediĉi grandan parton de sia produktado al tiuj malgrandaj pecoj. Ŝi daŭre verkis kaj publikigis kelkajn centojn da kantoj, multaj el kiuj iĝis grandegaj sukcesoj.

La titolitaj 'Kiam la paseroj konstruas', 'Ruby', 'Sanktaj promesoj', 'Sola', ‘La forlasitaj’, 'Sub la palmarboj' kaj 'La kapitano kaj lia knabo', iĝis ege popularaj. Kvankam ŝia verkada stilo estis romantika, ŝiaj kantoj ĉiam reflektis lertecon kaj inventemon pro ŝia forto kiel serioza verkistino.

La profesoro pri Muzikologio Derek B. Scott, diras en sia libro ‘La Salona Balado aŭ Salona Kanto’: “La kompona trejnado de Gabriel estas konstante montrita en ŝiaj baladoj. Foje ĝi estas evidenta en la formo: 'Kiam la paseroj konstruas' estas modifita sonata formo kia estas ofte trovita en la malrapidaj movoj de nuntempaj simfonioj. Foje ĝi estas evidenta en la harmonio: en ‘Sola’ ŝi montras sian harmonian kapablon kaj lertan uzon de negravaj fleksioj por krei senteman respondon al vortoj.”

La influo de Virginia Gabriel disvastiĝis en la 1860-aj jaroj. Ŝi establis sian reputacion kiel komponisto de baladoj, kaj ŝi utiligis la famon akiritan kiel saltotabulon por reklami siajn pli gravajn verkojn. Kantatoj kaj oratorioj estis la ĉefaj muzikaj formoj kiuj donis al komponistoj veran staturon en la brita koncertvivo. Dediĉita al voĉa muziko, ŝi verkis plurajn operojn kaj kantatojn, kiuj ankaŭ havis bonegan ricevon. Ekzemple, la opero ‘Sorĉitaj vidvinoj’ (Widows Bewitched) premieris ĉe St George's Hall en Liverpool kaj daŭris sur scenejo dum pluraj semajnoj. Alia sukcesa laboro estis la kantato ‘Evangeline’, kiu post la premiero en Brighton Festival de Wilhelm Kuhe, havis plurajn prezentojn.

Aliaj similaj verkoj, la operoj 'La paŝtisto de Cournouailles', 'Kiu estas la heredanto?', ‘Perdita kaj Trovita’, ‘Pluva Tago’, ankaŭ estis favorataj pecoj en la salonoj, kune al alia kantato 'Graziella', kiu fermas la liston de la plej ambiciaj komponaĵoj de Virginia Gabriel.

En la 1860-aj jaroj malfermiĝis bona kaj tre difinita areo de la baladmerkato por virinaj kantverkistoj. Eĉ antaŭ la fino de tiu jardeko Boosey & Co. specife anoncis kanzonojn kantitajn aŭ komponitajn de virinoj en siaj sukces-listoj 'Popularaj kantoj'. Tamen, dum eldonistoj konkuris pri la eldonaj rajtoj de la baladoj de Virginia Gabriel, ŝi devis pagi por private presi sian kantaton ‘Revlando’ (Dreamland): La kantatoj kaj oratorioj, ankoraŭ restis kiel ekskluziva kaj privata tereno por viroj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 159 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro redakti

Gabriel estis konata por kantatoj kaj operoj kaj ŝi ankaŭ skribis kantojn [2]. Elektitaj verkaĵoj inkluzivas:

  • Evangeline (1873) kantato
  • Graziella (1870) kantato
  • Dreamland (1870) kantato [3]
  • Widows Bewitched (1865) opero
  • A Quiet Chateau (1867) opero
  • Who's The Heir? (1868) opero
  • Lost and Found (1870) opero
  • Grass Widows, opero
  • The Shepherd of Cournouailles, opero
  • The Follies of a Night, opero
  • A Rainy Day, opero
  • The Lion's Mouth, opero bouffe [4]
  • Change upon change (teksto: Elizabeth Barrett Browning)
  • Du bist wie eine Blume, op. 1, no. 3 (teksto: Heinrich Heine)
  • Oh, wilt thou have my hand, Dear (teksto: Elizabeth Barrett Browning)
  • Orpheus With His Lute (teksto: John Fletcher)
  • At the Window (teksto: Robert Browning) kanto
  • A Mother's kanto, kanto
  • Don't Forget Me Quite (teksto: Mrs Francis Anne Kemble) kanto
  • Ruby, kanto
  • Beryl (kampania kanto to Ruby)
  • Brighter Hours, kanto
  • Asleep, kanto
  • Pearl, kanto
  • Emerald, kanto
  • The Opal Ring, kanto
  • When Sparrows Build (teksto: Jean Ingelow) kanto
  • List'ning Mother, kanto
  • The Door Ajar, kanto
  • A kanto to Lay at the Feet of my Love
  • Little Golden Hair, kanto
  • Corra Linn, kanto
  • O Spare my Boy at Sea, kanto
  • Slumber, Mine Own, kanto
  • At my Feet, kanto
  • Light through Darkness (from the kantato: Dreamland) kanto
  • Dreams of Those who loved me (from the kantato: Dreamland) kanto
  • Chloe sat beside the River (from the opero: Widows Bewitched) kanto
  • Love is gone a Maying (from the opero: Widows Bewitched) kanto
  • Sweet Seventeen, kanto
  • The Golden Wedding Day, kanto
  • Under the Trellised Vine (from the kantato: Graziella) kanto
  • Farewell my Bark (from the kantato: Graziella) kanto
  • You came to me with winning smile, kanto
  • The Fisherman's Widow, contralto kanto
  • I will arise, sakrala kanto
  • What will you do? sakrala kanto
  • The Lord is my portion eklezia himno [5]
  • Lily Graeme, kanto
  • A Dead Past, kanto
  • The Choice, kanto
  • Thoughts! kanto
  • Spirit Love, kanto
  • Twilight, kanto
  • Three Lilies, kanto
  • Friends, kanto

Referencoj redakti