Charlotte Sainton-Dolby

Charlotte Helen SAINTON-DOLBY (1821 - 1885) estis angla kontralta kantistino, voĉinstruisto, kaj komponistino.

Charlotte Sainton-Dolby
Charlotte Dolby, 1860
Charlotte Dolby, 1860
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1821 (1821-05-17)
en Londono
Morto 18-an de februaro 1885 (1885-02-18) (63-jaraĝa)
en Londono
Tombo Tombejo Highgate
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Reĝa Akademio de Muziko
Familio
Edz(in)o Prosper Sainton
Parencoj Philip Sainton
Okupo
Okupo operkantisto • komponisto • muzikinstruisto
vdr
Charlotte Dolby fare de Henry Hering

Vivo redakti

Charlotte Helen Dolby naskiĝis en Londono, filino de Samuel Dolby kaj Charlotte Niven.

Junaĝe Charlotte montris sian nekutiman muzikan talenton. Ŝia unua instruisto estis sinjorino Montague, de kiu ŝi ricevis pianolecionojn.

Je sia dek-unu jaraĝo, ŝi eniris la Reĝan Akademion de Muziko, kie ŝi studis unue ĉe Bennett kaj Elliott, kaj poste ĉe Crivelli. Dek-ses jaraĝe ŝi estis elektita por ricevi la “Reĝan Stipendion”, kvankam tiam ŝia voĉo ankoraŭ estis malforta kaj ne plene evoluinta. Ŝi restis en la Akademio dum kvin jaroj, kaj post sia foriro ŝi estis nomumita honora membro de la Institucio.

Kiam ŝi debutis en kvarteto ĉe la Filharmonio kaj aperis en solo la sekvan jaron, Felix Mendelssohn estis ravita de ŝia kontralta voĉo. Sub lia aŭspicio ŝi prezentiĝis ĉe la Gewandhaus-Koncertejo en Leipzig, kun sama granda sukceso kiel en Anglio.

Mendelsshon persvadis ŝin daŭre travojaĝi eksterlanden; tial, ŝi faris plurajn koncertturneojn en Francio kaj Nederlando. En ambaŭ landoj Charlotte Dolby establis sian reputacion kiel unuaranga kantistino. Mendelssohn dediĉis sian Six Songs op. 57 al Charlotte, kaj li verkis la kontraltan muzikon por "Elija" speciale por ŝia voĉo. Ŝi aperis en la premiero de la reviziita versio de tiu oratorio ĉe la Exeter Hall de Londono en 1847 sub la reĝisorado de la komponisto kaj la ĉeesto de la Reĝino Victoria kaj la Princo Albert [1].

Ĉe la Hanover Square Rooms de Londono, ŝi estis la ĉefsolisto en la unua angla prezento de la verko de Johann Sebastian BachLa Pasio de Sankta Mateo” (St. Matthew Passion). Ŝia voĉo laŭdire estis de bonkvalita kaj modera potenco, sed estis ŝia digna kaj arta stilo kiu gajnis al ŝi multe da laŭdoj dum multaj jaroj. Preskaŭ de sia unua publika prezento, ĝis sia emeritiĝo, ŝi estis sen rivalo kiel kantisto de anglaj oratorioj kaj baladoj [1]. Artikolo en la Vortaro de Muziko kaj Muzikistoj (Dictionary of Music and Musicians) diras: “La admirinda lerteco per kiu ŝi regis sian potencan kontraltan voĉon, la delikata intonacio, la perfekta elparolo kaj la nobla deklamado, kiuj distingis ŝian kantadon, igis ŝin okupi tre altan lokon inter anglaj kaj eŭropaj artistoj”.

 
Tombo de Charlotte Sainton-Dolby en Tombejo Highgate

Dum la 1850-aj jaroj, kaj paralele al sia sukceso kiel kantistino, ŝi komencis publikigi multajn baladojn kaj simplajn aranĝojn. Tamen, estis post ŝia geedziĝo (1860) kun la eminenta franca violonisto Prosper Sainton, kiam la sinjorino Charlotte Sainton-Dolby, (laŭ ŝia nova adoptita nomo) aperis antaŭ la mondo kiel komponistino. Ŝiaj kantatoj "La Legendo de Sankta Dorotea" (The Legend of St. Dorothea) kaj "La Rakonto de la Fidela Animo" (The Story of the Faithful Soul), kiuj estis prezentitaj respektive ĉe la Halo St. James en 1876 kaj la Steinway Hall en 1879, havis ankaŭ grandan sukceson en provincoj kaj kolonioj. Charlotte ankaŭ verkis diversajn kantojn inkluzive de Bonnie Dundee kaj My Donald. La adiaŭkoncerto de ŝia edzo ĉe la Albert Hall (1883), estis la okazo por la lasta publika apero de Charlotte Sainton-Dolby [1]. Tiam ŝi prezentis sian ĵus finitan feinan kantaton por virinaj voĉoj “Florimel.

Kiam ŝi retiriĝis de la publikaj scenejoj ŝi fondis Akademion pri kantado en Londono, kie ŝi sukcese trejnis multajn bonegajn artistojn. Kadre de la malfermo de sia Akademio, Charlotte okupiĝis pri alia verko pli grava ol ĝis nun ŝi provis: ŝi verkis lernolibron: “Sinjorino Sainton-Dolby, Tutoro por anglaj kantistoj (Virinaj Voĉoj): Kompleta Kurso de Praktika Instruado en la Arto de Kantado”. Tiu ĉi libro estis publikigita unuafoje en la sama jaro kiel la malfermo de la Akademio (1872); ĝi ankoraŭ eldoniĝas en universitatoj kiel kultura kaj klasika studmaterialo (2013 kaj 2015).

Baldaŭ post la morto de Charlotte Sainton-Dolby, la Reĝa Akademio de Muziko fondis stipendion “en memoro de la eminenta kantistino, iam studento ene de ĝiaj muroj”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 155 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Fontoj redakti

  • Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Sainton-Dolby, Charlotte Helen". Encyclopædia Britannica. Vol. 24 (11th ed.). Cambridge University Press. p. 34.
  • Legge, Robin Humphrey (1897). "Sainton, Prosper Philippe Catherine" . In Lee, Sidney (ed.). Dictionary of National Biography. Vol. 50. London: Smith, Elder & Co.
  • Warrack, John. "Dolby, Charlotte Helen Sainton- (1821–1885)". Oxford Dictionary of National Biography (online ed.). Oxford University Press. doi:10.1093/ref:odnb/24521

Referencoj redakti